Hari Poter kaj la Ĉambro de Sekretoj
El Vikipedio
Hari Poter kaj la Ĉambro de Sekretoj estas la dua epizodo de la fantasta romanoserio Hari Poter far J. K. Rowling.
La anglalingva origina versio (Harry Potter and the Chamber of Secrets) aperis la 2-an de julio 1998. La libro estis cetere poste tradukita al pli ol 50 lingvoj.
[redaktu] Komenco
Atentu: Kio sekvas, malkaŝas la intrigon de la rakonto.
Post sia mirinda unua jaro en Hogvarto, Hari penas denovi vivadi en mugla medio, kaj aparte kun sia onkla familio, la Durslej kie li estas konsiderita kiel senutila multekostulo. La familio daŭre ignoras lin, kaj denove hari-a naskiĝtago restas nerimarkita. Dum Onklo Vernon pretiĝas al manĝo kun gravaj ĉeestantoj, li malpermesas al Hari eliri lian dormoĉambro dum la atendita manĝo.
Tiam ŝprucas el nenio la domelfo Dobi, malgranda kaj malbela kreitaĵo, kiu postulas ke Hari ne reiru hogvarten. Hari, kies plej kara deziro estas revidi siajn geamikojn kaj la malmugla mondo, kompreneble rifuzas. Sed Dobi ŝajnas suferi nenian rifuzon kaj por altrudi Harion obei, kaŭzas katastrofon dum la Dursleja manĝo. Dum Dobi sin kaŝas, la furioza onklo enŝlosigas harion en lia dormoĉambro kaj almetas stangetojn al lia dormoĉambraj fenestroj por malebligi lin eliri.
Feliĉe, la amiko de Hari: Ron Veslej, kiu sekrete ŝtelis la flugantan aŭton de sia patro, liberigas Harion kaj venigas lin en sia senmugla hejmo, kie Hari finpasos sian someran ferion. Hari retrankviliĝas: li povas kalkuli je siaj amikoj.
Ekde la ricevo de la bezonotaj libroj en hogvarto, la Veslej kaj Hario tuj iras al diagona strato, negoca strato kaŝita kore de Londono. Ili tien iras per la dukta pulvoro, kaj pro malbona prononco dum la sorĉalvoko, Hari vojeraras kaj surteriĝas en Knockturn Alley Traduko bezonita, misfama strato kie troviĝas ĉiajn fiulojn. Feliĉe, Hario renkontas Hagrid, kiu kondukas lin en pli sekura loko. Hari baldaŭ retrovos la Veslej kaj ekrenkontas Hermion, sia granda amikino.
Okaze de sia butikumado, Hari, kune kun siaj amikoj, ekrenkontas sian estontan instruiston, Gilderoj Lokhart, fanfaronulo kies grandfaroj estas famaj. Kaj baldaŭ okazas renkontiĝo kun la Malfoj, granda malamiko de Hari kaj de la Veslej kaj baldaŭ la du familiaj patroj ekinterbatalas.
Sed jam venas la tempo por entrajniĝi en la hogvartekspreso en la platformo 9¾. Kiam Hari kaj Ron retroviĝas finfine solaj, ili provas malsukse eniri la platformon inter la platformoj 9 kaj 10 sed surprizege malsukcesas. Desperitaj, Ron ekpensas pri la fluganta aŭto...
[redaktu] Internaj ligiloj
- Hari Poter
- Hari Poter kaj la Ĉambro de Sekretoj (filmo)
- Hari Poter kaj la Ĉambro de Sekretoj (videoludo)