Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Hajnana cervo - Vikipedio

Hajnana cervo

El Vikipedio

Mamuloj > parhufuloj > Cervedoj


La hajnana cervo (Cervus eldi Nuinanus aŭ siamensis) el la ordo de parhufuloj kaj familio de cervedoj troviĝas en Hajnan-insulo de Ĉinio, la Hindoĉina Duoninsulo kaj Hindio. Ĝiaj haroj estas ruĝbrunaj kaj ĝia ventro grizblanka. Laŭlonge de la spino estas nigra strio, kaj ambaŭflanke de ĝi estas grizblankaj makuloj. En vintro, kiam elkreskas longaj haroj, la makuloj malaperas, kaj en la sekvanta printempo ili denove vidiĝas kiel antaŭe. La juna hajnan-a cervo surhavas blankajn makulojn, ĝia harkoloro estas harmonia kaj la makuloj sur la koksoj ne evidentiĝas. Ĝia korpo estas ĉ. 180 centimetrojn longa, altas 107-115 centimetrojn, kun vosto ĉ. 20 centimetrojn longa, kaj pezas 60-80 kilogramojn. La hajnan-aj cervoj ŝatas vivi en arbedaroj aŭ marĉoj kun abundaj herboj malpli ol 200 metrojn super la marnivelo, pro tio ili estas nomataj ankaŭ marĉocervoj. Ili havas larĝajn parhufojn, kiuj faciligas al ili iri en marĉo. Tage la cervoj sin kaŝas en arbedaro kun densaj herboj. Frumatene kaj vespere ili serĉas manĝajojn. Ili manĝas ĉefe diversajn herbojn, fragmitojn kaj aliajn marĉajn vegetajojn, kaj krome, ankaŭ arbofoliojn kaj ŝosojn. La cervoj ŝatas leki alkalan teron. Ili havas akran vidkapablon, kuras rapide, lertas en saltado kaj ankaŭ estas singardemaj. En printempo kaj somero la vircervoj kutimas vivi solaj, dum la cervinoj arete. En vintro ili vivas en grandaj aroj. La cervoj estas timemaj kaj hontemaj. Pro tio ke grandaj terpecoj, kie hajnan-aj cervoj iam vivis, fariĝis agraroj aŭ kultivejoj, ili ne povas trovi sufiĉe da nirtraĵoj. En tia okazo ili devas ŝteli agrikulturajn plantojn, tiel ke multaj el ili estas kaptitaj aŭ mortigitaj. Inter marto kaj majo ili oestras kaj pariĝas. Dum tiu tempo ofte okazas intensa batalo inter vircervoj, eĉ iuj estas vunditaj je okuloj. La venkinto okupas Ia cervinojn. Post kiam la cervino gravediĝas, la vircervo ĝin forlasas. Antaŭ aŭ post oktobro la cervino naskas idon. En junio kaj julio la vircervo defaligas siajn kornojn, dum septembro kaj oktobro iliaj junkornoj estas plej bonaj. La hajnan-a cervo estas rara besto vivanta en la tropikaj zonoj kaj havas gravan sciencan valoron por esplori pri la faŭno de Hajnan-insulo.


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.greenapple.com/~jorp/amzanim/eldsdeer.htm
•  http://nationalzoo.si.edu/ConservationAndScience/EndangeredSpecies/EldsDeer
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com