Grafeteorio
El Vikipedio
Matematiko > Grafeteorio
Grafeteorio estas branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri grafeoj. La ĉefnocio de la teorio, grafeo, difineblas kiel aro de verticoj (punktoj) kaj aro de eĝoj (linieroj), kiuj ligas kelkajn parojn de verticoj. Ekzemplo de grafeo estas reto de metroo, kie la aro de la stacioj respondas al la verticoj kaj la aro de la linieroj (inter po du stacioj) al la eĝoj de grafeo.
La problemo pri la sep pontoj de Königsberg estas klasika problemo de grafeteorio; la solvo estas facila el grafoteoria vidpunkto.
Sinonimoj de grafeteorio estas grafeiko kaj teorio de grafeoj. Anstataŭ la termino "grafeo", en literaturo oni povas vidi ankaŭ la terminojn grafo kaj grafio.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.math.uni-hamburg.de/home/diestel/books/graph.theory
- http://www.utm.edu/departments/math/graph
- http://www.cs.wpi.edu/~dobrush/cs507/presentation/2001/Project10/ppframe.htm
- http://students.ceid.upatras.gr/~papagel/project/contents.htm