Gian Carlo Fighiera
El Vikipedio
Gian Carlo Fighiera (1929) itala esperantisto.
Li esperantistiĝis en 1947 kiel studento en Torino kaj aktivis kiel kursgvidanto kaj fondis Informan Servon de Itala Esperanto- Federacio. Ekde 1955 li estis Konstanta Kongresa Sekretario de UEA kaj kunorganizis ses UK-ojn. En 1961 li fariĝis asista ĝenerala sekretario de internacia asocio de vojaĝ-agentejoj en Bruselo, ekde 1978 ĝis la emeritiĝo en 1988 li laboris ĉe la Monda Turisma Organizaĵo en Madrido, kaj instruas kongres-organizadon en superaj lernejoj en italaj urboj. Fighiera aktivis en la loka kaj nacia Esperanto-movado kiel preleganto, kursgvidanto, propagandanto kaj kunlaboranto pri renkontiĝoj. La familia lingvo ĉe Fighiera kaj lia edzino Ada Sikorska estis Esperanto. Kiel prezidanto de la senprofitcela societo Heroldo de Esperanto li kunlaboris kun Ada 34 jarojn ĝis ŝia morto en 1996, eldonante la gazeton Heroldo de Esperanto. Tiutempe li prizorgis la eldonon de la Zamenhofa traduko de Fabeloj de Andersen kaj de lernolibroj en diversaj lingvoj. Li verkis multajn artikolojn kaj proponojn rilate al la Emovado kaj UEA. En 2004 li estis elektita kiel honora membro de UEA.