George Harrison
El Vikipedio
George HARRISON (naskiĝis la 25-an de februaro, 1943, mortis la 29-an de novembro, 2001) estis brita muzikisto.
George Harrison naskiĝis en Liverpool, Britio. Famon li gajnis kiel membro de la muzikgrupo Beatles. Kvankam ĉefe John Lennon kaj Paul McCartney influis la muzikon de la Beatles, kelkaj de li verkitaj kantoj (ekz. Something kaj Here Comes the Sun) gajnis grandajn sukcesojn.
Lia konvertiĝo al la Budhismo meze de la 1960-aj jaroj riĉigis la muzikon de la Beatles per hindaj elementoj.
Post la disiĝo de la Beatles en la jaro 1970, George Harrison komencis solistan karieron. Lia plej granda sukceso el tiu tempo estis lia kanto My Sweet Lord.
George Harrison mortis en Losanĝeleso.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.cnn.com/2001/SHOWBIZ/Music/11/30/harrison.obit
http://news.bbc.co.uk/1/hi/entertainment/music/1492446.stm
http://news.bbc.co.uk/1/hi/entertainment/music/1430259.stm
http://news.bbc.co.uk/1/hi/entertainment/music/1432634.stm
Ĉi tiu artikolo pri "George Harrison" ankoraŭ estas ĝermo pri biografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.