Geŝtalt-psikologio
El Vikipedio
Geŝtalt-psikologio (de la germana. gestalt - formo, bildo, figuro, strukturo) estas unu el la plej grandaj psikologiaj skoloj dum unua parto de XX jarcento. Reprezentantoj de la skolo opinias ke homa psiko estas integra kaj ne eblas kompreni ĝin per komprenado de ĝiaj partoj. Geŝtalt-psikologio esploras psikan aktivecon de homo. La aktiveco baziĝas sur homa percepto de la mondo kiel geŝtaltaro.
Dum mekanismema psikologio de XX jarcento estis en krizo, geŝtalt-psikologio proponis novan principon laŭ kiu oni devas kohere esplori komplikajn psikologiajn fenomenojn.
Geŝtalt-psikologio aperis kiel skolo en 1910 jaro en Germanio kaj estadis ĝis medo de 30-aj jaroj. Multaj reprezentantoj de la skolo devis elmigri kiam faŝistoj ricevis potencon.
Por eskperimenta esprorado geŝtalt-psikologoj proponis novan uniton de analizo - geŝtalton. Geŝtaltojn oni trovis dum percepto de formo, fenomeno de pseŭdomovado, optik-geometriaj iluzioj ktp. Ĉefa leĝo laŭ kiu elementoj grupiĝas en geŝtalto - leĝo de simpleco. Elementoj strebas organiziĝi en la plej simpla, stabila, "ŝpara" sistemo. Estis trovitaj farktoroj favoraj por grupiĝo: "faktoro de proksimeco", "faktoro de simileco", "faktoro de bona daŭrigo", "faktoro de komuna destino".
Por psikologido de pensado geŝtalt-psikologio ellaboris metodon de eksperimenta esplorado de pensado kiu nomiĝis "aŭdebla pensado".