Gbeglo Koffi
El Vikipedio
GBEGLO Koffi (naskiĝis 1957) estas togolanda esperantisto, instruisto pri matematiko.
UEA-delegito ekde 1986, ĉefdelegito de 1993, vicprezidanto de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, kies bultenon Alvoko li redaktas. En 1998 elektita kiel UEA-komitatano por agado en Afriko. Ano de la Internacia Ekzamena Komitato por la ILEI/UEA-ekzamenoj. Abunde li artikolis por Kontakto kaj Monato.
Aŭtoris kelkajn beletrajn kaj instruajn verkojn:
- Mi vizitis grandan urbon (1989)
- De vilaĝo al ĉefurbo (1993)
- Prenu plu! (1995, lernolibro)
- La tabelo (1997, gramatika eseo)