František Bartoš
El Vikipedio
František BARTOŠ (1837-1906), ĉeĥa folkloristo kaj filologo, kolektinto kaj eldoninto de popolaj kantoj. Lian nomon portas la regiona biblioteko en la urbo Zlín. Kune kun František Sušil li kolektis plej multajn moraviajn kantojn, plenajn de poezio.
Verkoj:
- Stručný přehled dějin literatury české (Konciza supervido de la historio de la literaturo ĉeĥa) 1874
- Anthologie z národních písní (Antologio el naciaj kantoj) 1875
- Čítanky, Malá Slovesnost (Legolibroj, Malgranda Poetiko) 1875
- Lid a národ (Popolo kaj nacio) 1877
- Skladba jazyka českého (Sintakso de la lingvo ĉeĥa) 1878
- Nové národní písně moravské (Novaj naciaj kantoj moraviaj) 1882
- Dialektologie (Dialektologio) 1886
- Naše děti (Niaj infanoj) 1888