Fernand Doré
El Vikipedio
Fernand DORÉ, franco, industriisto pri subvestaj trikotaĵoj. Naskiĝis la 19-an de marto 1860 en Fontaine-les-Grès (apud Troyes), mortis la 7-an de februaro 1922 en Troyes. Fondis en 1920 la muzikan konservatorion de Troyes. Prezidanto de societoj turistaj kaj sportaj. Fondis en 1904 la Esperanto-grupon de Troyes, kiun li prezidis ĝis sia morto. Multaj paroladoj en la regiono, kunlaboro en Esperantaj gazetoj, traduko de kelkajn broŝurojn.