Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Epaminondas - Vikipedio

Epaminondas

El Vikipedio

Ludo > Tabulludo


ORIGINALA NOMO: Epaminondas.
KREINTO: Robert Abbott.
UNUA ELDONO: 1975, eldonita de la kreinto mem. Tiu ĉi ludo estas pliampleksigita kaj plibonigita versio de la ludo Crossings, eldonita de Sid Sackson en A Gamut of Games.
LUDANTOJ: 2.
MATERIALO: 12x14 ludtabulo, plus 28 blankaj kaj 28 nigraj ludpecoj.

Klareco rilate al abstrakta ludo signifas facilecon per kiu ludantoj povas analizi la evoluon de la partio, la fortajn poziciojn, la situon de malforteco, ludpecojn minacatajn kaj, ĝenerale, travideblecon per kiu la ludostrukturo sin montras. Laŭ ĝia kreinto, ĉi tio estas la plej granda kvalito (sed ne la sola) de la ludo Epaminondas, tiel nomata honore al tebana generalo, supozebla elpensinto de militista formacio Falango, uzita kontraŭ la Espartanoj je 371 a.K.

Bildo 1 montras la ekan pozicion.

Dosiero:epaminondas1.jpg

Ludantoj alternos siajn ludvicojn.

Ekzistas du bazaj elektoeblecoj por movi:

  • movi unu solan ludpecon kiel la ŝakluda reĝo (t.e.: al iu ajn malplena fako el la ok fakoj apude ĉirkaŭantaj.
  • movi samtempe du aŭ pli da ludpecoj formantaj Falangon.

Falango estas vico el ludpecoj samkoloraj, apudkuŝantaj, situantaj sur la sama linio horizontala, vertikala aŭ diagonala. Ĝi povas moviĝi laŭlonge tiu linio (antaŭen aŭ malantaŭen) tiom da fakoj maksimume, kiom ludpecoj la formacio enhavas. Kiam Falango moviĝas, ties ludpecoj ope moviĝu unu post la alia, kaj ne perdu siajn respektivajn poziciojn. Tiuj moviĝantaj ludpecoj ne perdu la originalan direkton dum la movo kaj ne saltu super ies ajn alia ludpeco.
Parto de Falango povas moviĝi, dividante tiel la Falango, sed neniam pli da fakoj ol ludpecoj moviĝas.

Se, dum movo, la unua ludpeco de Falango atingas fakon okupitan de malamika ludpeco, Falango tuj haltu tie kaj kaptu la malamikan ludpecon, kiu estu definitive forigita. Se tiu malamika ludpeco estas la unua en malamika Falango kaj ĉi tiu estas pli mallonga ol la atakanta Falango kaj situanta laŭ la ataklinio, la tuta malamika Falango estu kaptita.

En bildo 2, la blanka Falango (a,b,c) antaŭeniras du fakojn kaj kaptas la du ludpecojn de la nigra Falango.

Dosiero:epaminondas2.jpg

Falango ne povas kapti malamikajn Falangojn kies longecoj estas egalaj aŭ pli longaj. Sekve, izolita ludpeco (ja unuludpeca Falango) neniam povos kapti.

En bildo 3, la nigra Falango (a,b,c) antaŭeniras unu fakon kaj kaptas la blankan Falangon (d,e) rompante la vertikalan blankan Falangon.

Dosiero:epaminondas3.jpg

La sama ludpeco povas aparteni samtempe al kelkaj Falangoj.

Ekzemple, en la bildo 3 la blanka ludpeco apartenis jen al la Falango (d,e) kaptita, jen al tiu vertikala el kvin ludpecoj.

CELO

La ludcelo konsistas ekhavi en la lasta horizontalo (la unua por la malamiko) pli da propraj ludpecoj ol la kontraŭulo havas en nia unua horizontalo (la lasta por la malamiko), komence de propra ludvico.

En bildo 1, ambaŭ liniojn oni nomis 'A' kaj 'Z'. Ni supozu, ke Nigro sukcesas movi unu el siaj ludpecoj ĝis iu ajn fako de la A-linio. Nun estus vico de Blanko, kiu havas du elektoeblecojn:

  • kapti tiun ludpecon, aŭ
  • movi ĝis la Z-linio blankan ludpecon.

Blanko perdus okaze ne povi fari ion el tio menciita, ĉar komence de la sekvanta vico de Nigro, ĉi tiu havus pli da propraj ludpecoj sur la A-linio ol Blanko havas sur la Z-linio.

Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com