Enpaĝigo
El Vikipedio
Enpaĝigo estas la laboro pri la grafika aspekto de presitaj dokumentoj, nome la dismeto en la paĝo de kompostitaj tekstoj, bildoj, ornamaĵoj kaj simile.
[redaktu] Amplekso
Enpaĝigo ne koncernas nur unuopajn paĝojn. Ĝi pli grandas: tuta gazeto, tuta libro aŭ eĉ libroserio povas ricevi harmonian prezenton, kiun oni normas per tianoma grafika regularo. Teĥnike grafikajn regularojn povas plenumi komputaj stilfolioj. Enpaĝigo ankaŭ pli etas: sperta tipografiisto subtile ĝustigas la interspacojn inter vortoj, inter literoj, tiel ke tuta tekstobloko havu la taŭgan pezon, la taŭgan grizon en la paĝo.