Dragutin Balagoviĉ
El Vikipedio
Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj"
Dragutin BALAGOVIĆ (1933-1997), Zagreba ĵurnalisto. Naskiĝis la 28-an de oktobro 1933 en Zagreb. Finis Lernejon por aplikitaj artoj, sed laboris kiel biliotekisto kaj poste kiel ĵurnalisto ĉe Informcentro en Zaprešić. Esperantistiĝis en 1954. Ekde tiam li estis membro de Esperanto-societo "Bude Borjan" en Zagreb. Gvidis kelkajn kursojn de Esperanto. Verkis kaj publikigis satirojn en la kroataj, Esperantaj kaj svedaj gazetoj. Mortis la 16-an de decembro 1997.