Douglas Bartlett Gregor
El Vikipedio
Douglas Bartlett GREGOR (naskiĝis la 6-an de februaro 1909 en Swansea, Kimrio - mortis la 26-an de marto 1995 en Northampton, Britio) estis Honora Membro de UEA ekde 1989.
Iĝinte magistro pri klasikaj lingvoj en la universitato de Oksfordo (1932), li instruis tiujn kaj la italan lingvon (1933-1939, 1947-) en gimnazio. Dum la dua mondmilito li servis kiel interpretisto pri la germana kaj itala. Gregor regis dudekoii da lingvoj. Li publikigis aiitoritatajn verkojn pri la lingvoj kaj dialektoj de Nord-Italio - precipe la keltaj lingvoj.
Jam kiel 14-jarulo li lernis Esperanton kaj aliĝis al la brita E-movado. Post la mondmilito li gvidis kursojn, prezidis Societon de Britaj E-istoj (1954) kaj redaktis Brita Esperantisto (1959-1962).
Ekde 1964 Gregor membris en la Akademio kaj, inter 1965 kaj 1971, estris ties sekcion pri gramatiko. Por Centro de Esploro kaj Dokumentado li kompilis informojn pri nacilingvaj tradukoj faritaj el aŭ per Esperanto.
Lia filologia verkaro Esperanta konsistas el multaj artikoloj, pluraj broŝure aperintaj, kiel La Esperanta traduko de la Malnova testamento (1958), La fontoj de Esperanto (1956,1982), La kresko de !a Esperanta vort-provizo en la unuaj tri jaroj (1986), La Zamenhofa teksto de Ia Malnova testamento (1988) aŭ La kultura valoro de Esperanto (1965, anglalingve;1967,1979). Lia traduko de la Sofoklaj dramoj Reĝo Edipo kaj Antigona eldoniĝis ĉe Stafeto (1960).
Douglas B. Gregor apartenis al tiu intelekta elito de la esperantistaro, kiu servas per sia klasika erudicio la bonon de nia kulturo.