Desa babilado
El Vikipedio
Desa babilado (Dejeru Sapuho aŭ Desa Chat) estas apriora projekto de internacia planlingvo proponita de Peter Davis en 1989.
La ĉefa ideo estas faciligi la komputilajn procedojn. Ĝi havas kvin vokalojn kaj dudek unu konsonantojn, kun 105 silaboj entute. La vortoj komenciĝas je silabo, kiu indikas la nombron de silaboj en la vorto. La projekto havas apogon de la "Desa Educational Trust", fondaĵo eduka por la promocio de metodoj de studo.
[redaktu] Ekzemploj
Camisi vigi gojumi. (Morgaŭ mi legos).
Pisuvo remo tiruqe. (La floro estas el ĝardeno)
Wuluyu ji befo jecuso. (La pentraĵoj estas sur la muro).
Mehu liba bulico figeqe. (Eble li havas novaĵon).
Moha to muhitu qago kiyevo. (Ŝi kantos dum la vizitado).
Muviva tuvu bupiqo. (La arbo estas apud rivero).
Ĉi tiu artikolo pri "Desa babilado" ankoraŭ estas ĝermo pri lingva temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.