Dentrelo
El Vikipedio
Dentrelo estas mekanikaĵo por movo de io, kiu konsistas el kunigitaj gvidanta dentrado kaj relo kun dentoj. La dentrado estas muntita en ĉaro aŭ glitilo, kiu moviĝas se la dentrado turniĝas.
Dentrelo estadas uzata en malnovaj grandaj fotiloj por movi objektivon kaj tial ŝanĝi fokusan malproksimecon.