Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Damludo - Vikipedio

Damludo

El Vikipedio

Damludo estas strategia tabulludo ludata sur ŝaktabulo. Ĝi estas simpliigo de ŝako farita de araboj aŭ persoj dum mezepoko.


[redaktu] Ludreguloj

Estas multaj regionaj variaĵoj de damludo, sed la plej universalaj reguloj estas jenaj:

Damludo estas praktikata inter du ludantoj, sur kvadrata tabulo, de 64 kvadratetoj alterne helaj kaj malhelaj, pere de 24 pecoj, ĝenerale disketoj, 12 blankaj kaj 12 nigraj (estas kanada variaĵo kun 100 kvadratetoj kaj 40 pecoj). La ludcelo estas kapti (mortigi) aŭ senmovigi la disketojn de la kontraŭludanto. Venkos la ludanto kiu sukcesos tion fari.

La tabulo devas esti aranĝita tiel ke la angula kvadrateto maldesktre de ĉiu ludanto estu malhela. Komence de la ludo, la disketoj devas esti aranĝitaj sur la tabulo sur la malhelaj kvadratetoj, tiele: sur la tri unuaj horizontaj vicoj, la blankaj disketoj; kaj, sur la lastaj, la malhelaj disketoj. Estas variaĵo en kiu oni ludu per helaj kvadretoj, en tiu kazo, oni metu helan angulan kvadreton maldekstre, tiu permesas registri plej facile la ludon per grafiko.

La disketoj moviĝas diagonale, sur la malhelaj kvadratetoj, antaŭen, kaj nur po unu kvadrato laŭvice.

La disketo kiu atingos la okan kvadrateton, haltante tie, superdisketiĝos, t.e, estos promociita al “damo”, figuro havanta pli ampleksajn movojn ol la simpla disketo. Oni signas la damon per surmeto de alia samkolora disketo sur la promociitan disketon.

La damo povas moviĝi de iu kvadrateto al iu ajn, neokupita kaj lokita sur la sama diagonalo. La diagonalo estas obstrukcita al la damo, kiam sur ĝi estas unu aŭ pli figuroj samkoloraj, aŭ du aŭ pli kontraŭaj figuroj, sur sinsekvaj kvadratetoj.

Kiam sur kvadrateto apud disketo ĉeestas kontraŭa figuro (disketo aŭ damo), kaj apud tiu figuro estas malplena kvadrateto sur la sama diagonalo, tiam la disketo kaptu ĝin okupante la menciitan malplenan kvadrateton. Tiel, la disketo kaptu antaŭenire kaj malantaŭenire, kaj tiu lasta estas la unusola malantaŭenira movo de la disketo. Se post figurkapto, la situacio ripetiĝos, la disketo daŭre kaptu je la sama movo, tiu ĉi kaptado nomiĝas "katenkaptado".

Se, sur la diagonaloj de la deir-kvadrateto de la damo, estas kontraŭa figuro kies najbara kvadrateto estas neokupita, la damo ĝin kaptu transmovante al iu ajn vaka kvadrateto post la kaptita figuro. La damo ankaŭ katenkaptas.

La kapto estas deviga. Disketo kaj damo samvaloras por kapti aŭ esti kaptitaj. Se, je la sama movo, prezentiĝos pli ol unu maniero kapti, oni nepre devas plenumi la movon kiu kaptos la plej grandan kvanton da figuroj (tio estas la tiel nomata "Leĝo de la Plejmulto").

La kaptanta figuro povas pasi pli ol unu fojo sur iu sama vaka kvadrateto, tamen ĝi ne povas salti iun ajn figuron pli ol unu fojo. Ne estos promociita disketo kiu, ĉe katenkaptado, nur pasas sur oka kontraŭa kvadrateto. La kaptitaj figuroj povas esti elprenitaj el la ludtabulo nur post kiam la movo estas plenumita.

La posedanto de la blanka disketaro ĉiam komencas la ludon, t.e, li ĉiam faras la unuan ludmovon. Al la du ludantoj, oni lotumas aŭ interkonsentas pri la koloroj por la unua ludo; kaj por la sekvantaj, la blankaj apartenos alterne al la du ludantoj.

La movo estas plenumata kiam oni translokigas rekte al alia kvadrateto la figuron tuŝitan; tiam oni tuj lasu ĝin.

La movo estas plenumita post kiam la mano de la ludanto lasos la figuron, movinte ĝin de unu kvadrateto al alia.

Se la ludanto, al kiu apartenas la movo, tuŝos: - unu el siaj figuroj, li movu ĝin; kaj, - diversajn el siaj figuroj, la kontraŭludanto rajtos elekti la figuron, el inter la tuŝitaj, kiu devos esti movigita.

Rimarko: se neniu el la figuroj povos esti laŭleĝe movita, tiam ne estos puno, tamen, la rekulpo estos puninda.

La ludo finiĝas sen venkinto kiam:

a) la du ludantoj interkonsentis pri la senvenkinteco; b) se, post sinsekvo de po tridek movoj de ambaŭ koloroj, ekde iu ajn punkto de la ludo, pruviĝos ke neniu figuro kaptiĝis nek okazis promocio de disketo; c) sama figuraranĝo reproduktiĝos trian fojon, koncernante al la sama ludanto la movo, la interesato devas postuli la senvenkintecon de la partio, antaŭ ol la figuraranĝo ŝanĝiĝos.; kaj, ĉ) je la disputo de tri damoj kontraŭ unu damo, la triopo ne sukcesos venki per maksimume dek tri movoj.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com