Certiedoj
El Vikipedio
La Certiedoj (Certiidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes). Tiuj arbgrimpantoj estas malgrandaj kaj havas kurban pinĉiletoforman bekon. Ilia nutraĵo konsistas el insektoj kaj araneoj kiujn ili trovas en arbofendetoj. Iliaj kovejoj estas fendegoj de arbotrunkoj aŭ troviĝas post disstaranta arboŝelo.