Burunda lingvo
El Vikipedio
La burunda lingvo (nacilingve kirundi aŭ rundi; kodo laŭ ISO 639: run, rn) estas bantua lingvo parolata de ĉirkaŭ 6 milionoj da homoj, ĉefe en Burundo, kie ĝi estas oficiala lingvo.
Ĝi tre similas al la ruanda, kun kiu ĝi estas interkomprenebla.
Ĉi tiu artikolo pri "Burunda lingvo" ankoraŭ estas ĝermo pri lingva temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.