Blisa skribo
El Vikipedio
La blisa skribo (angle blissymbolics) estas pasigrafio. Ĝin proponis Charles Kasiel Bliss unuafoje en 1949. La blisan skribon inspiris la ĉina skribo kaj la prilingvaj pensoj de la germana filozofo Lejbnico.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Bliss laboris kun la helpo de sia edzino Klara Bliss. La sistemo publikiĝis dufoje en 1949 kaj 1965 sub la nomo sencoskribo (Semantography). La sistemo estis intencita por tutmonda interkompreniĝo, sed ĝi ricevis malgrandan atenton.
En 1971 ĝi estis ekuzita por la komunikado de spasme paralizitaj personoj en Kanado. En 1975 Bliss cedis plenan licencon pri sia invento al fondaĵo Blissymbolics Communication Foundation, nuntempe nomata Blissymbolics Communication International, por tiu uzo. Post kelkaj disputoj, la permeso estis konfirmita en 1982 kaj la fondaĵo plu evoluigas la sistemon.
[redaktu] Gramatiko
[redaktu] Signaro
- simboloj estas la signoj de la sistemo:
- blisliteroj estas la bazaj signifaj signoj de la sistemo, ekzemple domo estas tia nekunmetita signo
- blisvortoj estas signifaj kombinoj de blisliteroj, ekzemple malsanulejo estas kunmetita el domo kaj medicino
- signobildo estas desegna aspekto de simbolo
- gloso estas lingva klarigo de simbolo
- kromsigno estas signeto super simbolo, kiu modifas ĝian sencon aŭ precizigas ĝian rolon
[redaktu] Reguloj
Por instruado glosoj aperu sub la simboloj. Gloso de litero estu en etaj majuskloj. Gloso de vorto aŭ tuta frazo estu en klinitaj literoj (kursivoj).
[redaktu] Ekzemplo
La ĉi-supra ekzemplo konsistas el kvar simboloj kaj signifas "mi - volas - iri - kinejen".
[redaktu] Referencoj
[redaktu] Libroj
- International Semantography: a non-alphabetical symbol writing readable in all languages / Charles Bliss. - Sydney, 1949.
- The fundamental rules of blissymbolics: creating new blissymbolics characters and vocabulary / Blissymbolics Communication International (bci). - 2004-09-28. - http://www.blissymbolics.org/downloads/bliss-rules.pdf