Bled
El Vikipedio
Bled estas urbo en Slovenio kun pli ol 11.000 loĝantoj, kiu situas en la Juliaj Alpoj. Bled fariĝis en 1996 sendependa komunumo. Turismo estas la plej grava rimedo de enspezo por la urbo; antaŭ ĉio la Lago de Bled altiras multajn vizitantojn.
Bled estas ankaŭ konata kiel la antaŭa somerrestadejo de la jugoslavia ŝtatestro; marŝalo Tito ekzemple havis Villa Bled kiel somerloĝejo.