Birdkanto
El Vikipedio
Birdkanto estas ĉiu ajn sono, kiun birdo eligas por komuniki kun samspecianoj. Eĉ sonoj nemelodiaj por la homa orelo nomiĝas birdkanto.
La paseroformaj birdoj havas la plej disvolvitajn kantojn. La malinaj birdoj estas pli emaj kanti ol la inaj. Kanto de ĉiu birdo konsistas el denaskaj partoj, sed ankaŭ la kanto povas enhavi partojn lernitajn dum vivo de ĉiu aparta birdo de la aliaj birdoj.