Baptujo
El Vikipedio
La baptujo celas enhavi akvon por la bapto. Kutime la baptujo estas konstruita el ŝtono, ligno aŭ ia metalo. La malgranda baptujo videbla sur la bildo en multaj eklezioj anstataŭas la baptobasenojn kiujn oni ankoraŭ en kelkaj konfesioj uzas.
Kelkfoje la baptujo estas riĉe ornamita de reliefoj kaj apartenas al la skulptarto. En Svedio la baptujoj sur la insulo Gotland de la romanika epoko estas precipe rimarkindaj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.newadvent.org/cathen/07433a.htm
- http://www.lcms.org/ca/www/cyclopedia/02/display.asp?t1=B&t2=a
- http://www.trabel.com/luik/liege-baptismalfont.htm