Argonaŭto
El Vikipedio
Argonaŭto (Argonauta argo) - genro de pelagaj polpoj de la familio Amphitretidae, loĝanta en supraĵaj akvoj de varmaj maroj. La femaloj havas tre maldikajn konkojn per kiuj ili kvazaŭ glitas sur akvo. Maskloj estas multfoje malpli grandaj, ol la femaloj (plej grandaj maskloj havas longecon ĝis 1-2 centimetroj, dum plej grandaj femaloj estas ĝis 45-centimetrojn longaj).
Plej karakteriza trajto de argonaŭtoj estas observebla dum reproduktiĝo. En tiu periodo unu el la brakoj de masklo modifiĝas (dum nereproduktiĝa periodo ĝi troviĝas en speciala sako sur la kapo, do la nematura masklo ŝajnas havi nur 7 brakojn) al la speciala reprodukt-organo, nomata hektokotilo. La matura hektokotilo per iu ankoraŭ ne pristudita maniero pleniĝas je spermo el la sola spermatoforo (spermujo), disiĝas de la korpo kaj serpentumante enrampas en la mantel-kavon de la femalo. Tie ĝi konserviĝas dum sufiĉe longa tempo, ĝis la femalo elĵetos la ovojn. Tiutempe la hektokotilo krevas kaj la spermo fekundigas la ovojn.
Pro la fakto, ke la hektokotilo de argonaŭto similas al vermo, esploristoj dum longa tempo opiniis ĝin vermo-parazito.