Alois Vojtěch Šmilovský
El Vikipedio
Alois Vojtěch ŠMILOVSKÝ (legu Alois Vojtjeĥ Ŝmilovski), propranome Schmillauer (naskiĝis la 24-an de januaro 1837 en Mladá Boleslav; mortis la 26-an de junio 1883 en Litomyšl) estis ĉeĥa verkisto de rakontoj kaj romanoj el urba kaj vilaĝa medioj.
[redaktu] Verkoj
- Kmotr Rozumec (Baptopatro Rezonulo, 1872, eduka romano)
- Jehla (Kudrilo, 1880, rakonto)
- Rozptýlené kapitoly (Disigitaj ĉapitroj, rakontoj)
- Za ranních červánků (Dum la matenruĝoj, 1875, historia romano)
[redaktu] En Esperanto aperis
- Kudrilo en Ĉeĥoslovaka antologio (1935), tradukis Tomáš Pumpr