Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Albatrosoj - Vikipedio

Albatrosoj

El Vikipedio

La albatrosoj estas maraj birdoj de la familio de Diomedeedoj kiu rekte rilatas al petreloj, fulmaroj kaj pufinoj de la ordo Procelarioformaj. Ili vivas en Sudaj Oceanoj kaj Norda Pacifiko, sed ne en Norda Atlantiko, kie ja aperas fosilioj, kiuj pruvas, ke iam ili estis tie. Albatrosoj estas inter la plej grandaj flugantaj birdoj; la grandaj albatrosoj de genro Diomedea havas la plej grandan enverguron inter birdoj.

La nomo albatroso venas el araba vorto “alkadou” por “pelikano”, tra la portugala “alcatraz” por “sulo”.

La taksonomio albatrosa estas malfacile realigebla kaj en la lasta jarcento kaj duono ŝanĝis multfoje el 1 genro ĝis 12, poste 2, poste la nunaj 4. Pri specoj same okazis inter 24, 14 kaj la nunaj 21.

Almenaŭ 19 el 21 specoj estas endanĝerigitaj. Antaŭe ili estis kaptitaj pro plumkomercado; hodiaŭ la danĝeron igas ratoj kaj katoj kiuj estis alportitaj de homoj al iliaj bredinsuloj, kie ili manĝas ovojn, idojn kaj eĉ kovantajn plenkreskulojn. Ankaŭ poluado kaj fiŝkaptado per multhokŝnuro, ĉar birdoj kaptas ties allogaĵon kaj dronas.

1.- Efikaj flugantoj.

2.- Aspekto.

3.- Manĝo.

4.- Bredado.

5.- Specoj.


1. Efikaj flugantoj.-

La albatrosoj estas la plej flugillongaj el ĉiuj birdoj (ĝis 3’6 mj.). Per iliaj longaj kaj mallarĝaj flugiloj ili toboganas inter la fortaj ventoj de sudaj maroj kie ili kaptas meduzojn kaj aliajn bestojn inter la ondoj. Ilia flugo estas tiom efika ke apenaŭ ili devas flugilfrapi. Kiam ili flugas, ili eĉ ŝajnas pligrandiĝi. Iliaj enormaj flugiloj permesas al ili veturi ĉiutage pli ol mil kmj surmare. Per sia lerta ŝvebmetodo tiu birdo povas entute profiti la ventokondiĉojn.

La albatrosoj kunuzas tiun lertan suprenirantan flugmetodon kun veterprognozo. Kiam ili flugas norden, ili faras tion laŭ horloĝmontrila senco; kiam ili vetruas suden, ili flugas inverse. Ili tiom bone sen energieluzo flugas, ke ilia korbatado samas dumfluge kaj dumripoze. Ili penas plie nur por ekflugo, haltigado aŭ kaptado.

Ili dependas tiom el veter- kaj ventkondiĉojn, ke se hazarde ili venas for de siaj vivzonoj, penas poste por reveni kaj restas kvazaŭ eksile en tiu fora regiono. Tiele unu konata ekzemplero de Nigrobrova albatroso restis dum jardekoj en Norda Atlantiko kaj eĉ revenis multajn jarojn al sula skota kolonio malsukcese klopodante bredi senpare.

2. Aspekto.-

Temas pri blankaj, grizaj kaj nigraj birdoj. La beko estas larĝa, longa, pinta kaj hoka ĉe la supra makzelo. Supre estas la nastruaj tuboj kiuj permesas al tiuj birdoj flari kaj facile trovi manĝaĵojn. La piedoj (sen malantaŭa fingro) estas membranretaj, tamen ili estas la ununuraj birdoj el ordo Procelarioformaj kapablaj bone piediri surtere.

3. Manĝo.-

Ili manĝas fiŝojn, krustacojn kaj cefalopodajn moluskojn; ankaŭ bestorestaĵojn kaj planktonon. Foje eĉ ili mortiĝas kiam ili klopodas preni la sardinojn el hokoj.

Oni scias malmulte pri ties dieto. Nur pristudeblas tio kion ili manĝas dumbredado. Malfacile oni povos priserĉi kion ili manĝas altmare, tio estas, ilia kutimo. Eble tio dependas el regionoj, grupanaro, ktp. Oni scias ekzemple, ke ili manĝas ĉefe dumtage.

Oni studis ekzemple kion manĝas la du specoj de albatrosoj troveblaj en Havaja Insularo; tiel, oni eksciis, ke la Nigropieda albatroso manĝas ĉefe fiŝojn, dum la Laisana albatroso ĉefe kalamarojn. Oni scias ankaŭ ke multaj el tiuj manĝitaj kalamaroj estas tro grandaj, do, ili estis kaptitaj jam mortaj. Tiuj mortintaj kalamaroj estas prenitaj el fiŝejoj, sed ankaŭ el natura mortiĝado okazinta post ovdemetado, el balenvomaĵo, ktp.

Kvankam plej ofte ili sin nutras surface, kelkaj albatrosoj, kiel nigruloj Phoebetria, merĝas elaere iomete por kaptado.

4. Bredado.-

Albatrosoj estas monogamiaj kaj kutime pariĝas nur unu fojon dumvive.

Ili bredas en apartaj insuloj kie ili formigas koloniojn foje kun aliaj specoj. En tiuj insuloj tradicie ne estis mamuloj. Ankaŭ tradicie albatrosoj revenas al sia naskiĝinsulo por bredi. Iu studo montris, ke Laisana albatroso ekzemple venis je 22 mj. de sia naskiĝloko por bredi.

La albatrosoj dediĉas siajn plejan forton al bredado kaj vivas pli ol aliaj birdoj, eĉ pli ol 60 jaroj. Ankaŭ malrapide ili atingas seksan maturecon: post 5 aŭ pli da jaroj ili komencas lerni la pariĝan ceremoniadon (unue “parolas”, sed nek komprenas nek respondas, poste ja). Finfine ĉirkaŭ sia 10jaraĝo ili pariĝas.

Albatrosoj bezonas tre komplikajn pariĝajn ceremoniojn, kiuj enhavas plumzorgadon, montradon, alvokadon, bekklakadon, starigadon kaj diversajn kombinojn. Ili bezonas tion ĉar la malrapida bredado (laŭ jaroj) ne permesas erarojn. Oni devas trovi la taŭgan partneron, kiu jam estos porĉiama, do, tiuj ceremonioj poste malutilos.

La albatrosoj ĉiam revenas al la sama nesto, kiun rekonstruas la masklo per plumoj, musko, fekaĵoj, ktp. La ino venas poste miri la taskaĵon kaj ricevi la flatadon (ekzemple herbobukedon). La sudaj albatrosoj konstruas grandan neston por sia ovo, dum la tri specoj de Norda Pacifiko konstruas pli fuŝan neston. La Krispa albatroso ne konstruas neston kaj eĉ movas sian ovon tra sia teritorio foje ĝis 50 mj., foje eĉ perdante ĝin.

La ino demetas nur po unu blankecan ovon por ĉiu bredo. Iliaj ovoj estas la plej grandaj inter ĉiuj maraj birdoj. Ambaŭ gepatroj kovas la ovon, laŭ vicoj de 1 tagoj ĝis 3 semajnoj. Kovado daŭras ĉirkaŭ 70 ĝis 80 tagoj (plu por grandaj albatrosoj). Tio estas la plej longdaŭra kovado inter ĉiuj birdoj kaj iĝas forta peno por plenkreskuloj kiuj povas pezperdi eĉ 83 gmjn. dum unu tago.

Post eloviĝo la ido estas kovata ankoraŭ tri semajnojn ĝis kiam ĝi povas defendi sin kaj gardi sian varmon. Ĝis tiam la ido estas manĝigita per manĝaĵoj alportitaj laŭvice. Poste ĝi estas nutrita neregule. Foje la gepatroj alportas pli, foje malpli (ĝis 600 gmjn) da freŝaj kalamaroj, fiŝoj kaj planktono, krom stomakoleo, energimanĝaĵo pli facile transportebla ĉar kreita el jam digestitaj predoj en stomaka ejo, kio krome kaŭzas konatan albatrosan malbonodoron.

La plenplumiĝo daŭras el 5 ĝis 9 aŭ 10 monatoj. Dume la ido ricevas manĝaĵon tute neregule. Sed ĝi profitas por plipeziĝi (eĉ pli ol gepatroj) kaj ekhavi la tutan plumaron antaŭ ekflugi. La nova flugbirdo povas forlasi sian neston sen gepatra ĉeesto. La gepatroj povas veni ĉe ĝi sen tion scii.

5. Specoj.-

Vaganta albatroso, Diomedea exulansis, estas la plej granda (ĝis 3’5 mj.) el ĉiu fluganta birdo. Ili povas eĉ multajn jarojn vivi, almenaŭ 66 jaroj. Tamen ili pariĝas nur unu fojon; se unu el ili mortiĝas, la alia ne pariĝas denove ĝis post kelkaj jaroj. Pro tio ĉi kaj pro tio, ke ili ne naskas antaŭ sia dekjaraĝo, kaj pro tio, ke nur produktas unu idon ĉiu du jarojn endanĝerigas la albatrosaron kaze de opa morto. Tamen pro tio, ke ili tiom longe vivas, ili kapablas rekreski la arojn. Ĝi estas suda birdo, sed povas atingi tropikajn zonojn. Longa je 134 cmj., havas flugilojn ĝis 3’5 mj. Pezas ĝis 8 kgj. Ĝi estas blanka (kaj nigra ĉe la pinto de la flugiloj). Ju pli aĝa des pli blanka. La beko estas helrozkolora kaj la nastruoj suprenklinitaj. La ino estas iom pli malgranda. kaj havas kafkoloran ĉapon. La junuloj estas pli brunaj. Oni povas konfuzigi ĝin kun Reĝa albatroso, Diomedea epomophora.


Genroj.-

Diomedea, grandaj albatrosoj,

Thalassarche,

Phoebastria, nordpacifikaj,

Phoebetria, nigruloj.


Specoj.-

Diomedea exulansis, Vaganta albatroso,

Diomedea melanophris, Nigrobrova albatroso,

Diomedea epomophora, Reĝa albatroso

Sudreĝa albatroso,

Phoebastria californica, Pacifika albatroso,

Laisana albatroso,

Nigropieda albatroso,

Grizkapa albatroso,

Krispa albatroso.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com