Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Afrika semludo - Vikipedio

Afrika semludo

El Vikipedio

Ludoj > Tabulludoj > Afrika semludo

ORIGINALA NOMO: Oware, Awari, Awele, ktp.
DEVENO: Okcidenta Afriko, ekz. Ganao, Benino, ktp
LUDANTOJ: 2.
MATERIALO: la ludtabulo estas rektangula tablo kie oni elkavigis du vicojn enhavantajn po ses kavoj. Ĉe la tabloekstremoj estas du pluaj kavoj, iomete pli grandaj, kiuj estas tenejoj por la kaptitaj ludpecoj. 48 semoj aŭ ŝtonetoj estas uzataj kiel ludpecojn.

EKA POZICIO

Ludantoj sidiĝu ĉe la plej longaj flankoj de la ludtabulo. Ludanto posedas la pli proksiman kavovicon kaj la tenejon dekstran al si. Antaŭ ol komenci la partion oni metu po 4 semoj en ĉiun malgrandan kavon. Tiel la tuta kvanto de semoj restas sur la ludtabulo. Jen la eka pozicio.

Afrika semludo

MOVO

La komencanto elektas unu el la propraj kavoj kaj prenas ĉiujn semojn kuŝantajn tie. Poste, li-ŝi portu ilin laŭ kontraŭhorloĝa direkto 'semante' ilin unuope en ĉiun kavon trovitan sur la vojo. La kontraŭulo ludos poste sammaniere. Tiel la ludantoj alternos siajn ludvicojn.

Eblas okazi, ke kavo enhavas 12 aŭ pli da semoj. Do ties semado turniros la ludtabulon pli ol unu fojon. Tiuokaze, ludanto komencanta ekde tiu kavo ne semu en ĝin. Tio estas: eka kavo restu malplena post semado.

KAPTOJ

Kiam la semo laste semita dum vico falas en kontraŭulan kavon, amasigante tie 2 aŭ 3 semojn, la semanto kaptas tiujn 2 aŭ 3 semojn metante ilin en sian tenejon. Se tiuj kavoj tuje antaŭaj aŭ malantaŭaj al la kaptejo, enhavas 2 aŭ 3 semojn, ankaŭ ĉi tiujn la semanto kaptu. Tiamaniere eblas kapti ĉe sinsekvo de kavoj. Semanto haltigu sian multnombran kaptadon ĉe kavo enhavanta pli ol 3 semoj aŭ malpli ol 2. Ĉiel, memoru, ke kaptoj nur eblas ĉe malamikaj kavoj.

Ekzemplo:

Eka ekzempla pozicio sur la maldekstra bildo. Oni ludas ekde kavo 'E' semante 6 semojn...

Pozicio post movo, sur la dektra bildo. Ĉar la laste semita semo falis en kavon 'e', kio estas malamika kavo, kaj oni amasigis tie 3 semojn, seminto kaptu tiujn 3 semojn kaj ankaŭ tiujn 2 en 'f', tiujn 2 en 'd' kaj tiujn 3 en 'c'. Entute 10 semoj estas kaptitaj.

Sube, jen la rezultato de tiu movo:

SPECIALAJ KAZOJ

  • Ludanto ne rajtas tute malplenigi la malamikan kavovicon. Li-ŝi ludendas ekde alia kavo por eviti tion. Sed eblas okazi, ke elektinte iun ajn kavon por komenci la semadon, ĉiel la ludanto malplenigas la kontraŭulan kavovicon. Tiuokaze, ne plu ludu: la partio finiĝas. Ĉiu ludanto aldonu al siaj tenejoj, la semojn kuŝantajn en siaj propraj kavovicoj.
  • Ludanto rajtas tute malplenigi sian propran kavovicon. Tiam, kontraŭulo tuj semu ion tie, se tio eblas. Se ne, partio finiĝas kaj tiu ludanto posendanta ankoraŭ semojn sur sia kavovico aldonu ilin al sia tenejo.
  • Malmultaj semoj turnirantaj la ludtabulon maloftigas kaptojn. Tiam partio finiĝas kaj ĉiu partoprenantoj aldonu al sia propra tenejo la semojn sur sia kavovico.

KIU VENKAS?

Kiel klarigite, partio finiĝas kiam kaptoj maleblas aŭ kiam ludanto ne povas plu movi. Tiam, kalkulu la enhavon de la kavovicoj. Kiu pli da semoj posedas, tiu venkas. Logike, indas konsenti pri fino de partio, se ludanto amasigis pli ol 24 semoj en sia tenejo.

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

  • Bao, la plej fama semludo en Tanzanujo


[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


•  http://webfacil.tinet.org/jtc
•  http://www.hut.fi/~vkorkiak/mancala/doc/html_rules/chapter1.html
•  http://awari.cs.vu.nl
•  http://www.cs.ualberta.ca/~awari/rules.html
Pligrandigu


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com