Ŝubekulo
El Vikipedio
La ŝubekulo aŭ balenkapulo, Balaeniceps rex, estas la ununura birda specio de la familio de Balenocipitedoj de la ordo Cikonioformaj.
La ŝubekulo devas sian nomon al sia beko ŝuforma. Ĝi estas granda birdo kiu vivas en tropika orienta Afriko, kaj ĉefe en Ugando. Ĝi nestas surplanke, kie la ino demetas 2 ovojn.
La ŝubekulo manĝas fiŝojn ĉefe tiujn pulmofiŝojn aŭ specifajn fiŝojn kiuj povas vivi en kotaj akvoj aŭ eĉ fore de ĝi inter la koto. Do, la birdo kutime ĉeestas kotajn herbejojn kaj ĉe riveroj.
- Familio Balenocipitedoj
-
- Balaeniceps rex (Ŝubekulo)
-