Ĥristo Botev
El Vikipedio
Ĥristo BOTEV (bulgare Христо Ботев), estis bulgara poeto kaj revoluciulo.
[redaktu] Vivo
Li naskiĝis en Kalofer la 6an de januaro 1848. Kiel 17-jarulo, li studis en Odeso, tie kontaktis la lokajn revoluciulojn kaj iĝis fervora socialisto, aparte influencita de la ideoj de Bakunin. Li poste ekziliĝis en Rumanio, kie li agadis kie li aktive dediĉis sin al la organizado de la naciliberiga movado.
La 20an de aprilo 1876 eksplodis insurekto en Bulgario. La 16an de majo, kun 200 aliaj ribeluloj, li trairis la Danubon pere de aŭtra ŝipo kaj elŝipiĝis en Bulgario. Post kelkaj tagoj da akra batalado, li estas mortigita la 2an de junio 1876.
Post lia morto li iĝis nacia heroo. Eĉ nun ĉiun 2an de junio je la 12a, oni sonorigas, kaj ĉiuj bulgaroj ekstaras por honori lian memoron.