Ĉinaj dinastioj
El Vikipedio
Historio > Dinastio > Ĉinaj dinastioj < Ĉinio
Dum la historio Ĉinio ŝanĝis multajn dinastiojn.
- Xia (ŝja) - en 21-16 jc a.K.
- Shang (ŝang) - en 16-11 jc a.K.
- Zhou (ĝoŭ) - en -1066 ĝis -221 a.K.
- Qin (ĉin) - Fondita de tinania, sed historie gravega QIN Shi Huangdi unuiganto de Ĉinio, de ties skribo, ktp, en -221 ĝis -207 a.K. Falis rezulte de popola ribelo.
- Han - en -206 a.K. ĝis 220 p.K. Fondinto LIU Ban. Okazigis konkeran politikon, rezulte de kio, la limoj de la regno grave pligrandigis. Establiĝis komercaj kaj kulturaj kontaktoj kun la landoj de Mez-Azio kaj Hindio.
- Sudaj dinastioj - en 420 - 589.
- Nordaj dinastioj - en 386-581.inter ili
- Nordaj Ŭej dum kiu estis granda disvolviĝo de Budhismo
- Tang - la plej klasika dinastio, kies institucioj restis kopiitaj, kies poezio restas plej konata. Riĉeco de Budhismo, kondukanta en 848 en edikto kontraŭreligia.
- Kvin dinastioj - laŭ kvin periodoj de malsamaj familioj: Liang, Tang, Jin, Han, Zhou; regis en 907-960 jaroj;
- Liao - en 916-1125;
- Song (Nordaj Song, Bei-Song: 960 - 1127
- imperiestro Huizong; 1101-1125
- Sudaj Song, Nan-Song: 1127 - 1279
- Okcidenta Xia-Dinastio: 1032 - 1227
- Jin (ĝin) - en 1115 - 1234;
- Yuan (jŭan) - imperiestra dinastio en Mongolio en Ĉinio en 1279 - 1368; Fondis mongola ĥano Kubilaj ĥano, kiu finis konkeron de Ĉinio en 1279. Dum la regado de Yuan-dinastio, la ĉefurbo translokiĝis al Pekino.
- Ming - en 1368 - 1644; Fondis ZHU Yuanzhang, rezulte de la renverso de mongola dinastio Yuan. Falis pro la ribelantoj sub gvidado de LI Zicheng.
- Qing (ĉing) - Manĉuria imperiestra dinastio en Ĉinio en 1644 - 1911. Manĉuroj prenis la potencon rezulte de la konkerado de Ĉinio. Post kadukiĝo kaj intensa eŭropa kolonieca interveno, la lasta dinastio de Ĉinio, falis pro la Sinhaja revolucio en 1911-13.
Ĉi tiu artikolo pri "Ĉinaj dinastioj" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.