Ĉina tragopano
El Vikipedio
La ĉina tragopano (Tragopan temminckii) el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj estas rezidobirdo, kiu troveblas en sudorienta Tibeto, norda Junnan kaj montregionoj en Siĉŭan, Ŝenŝji, Hubej kaj Hunan de Cinio kaj ankaŭ en nordorienta Asamo de Hindio, norda Birmo kaj, la nordokcidenta parto de Vjetnamio. Ĝia korpo plejparte estas malhelbruna kun grizaj okulformaj makuloj. Ĝi havas nigrajn plumojn sur la kapo, kolo kaj la rando de la gorĝopendaĵo, verdbluan koloron en la nudaj partoj de la vizaĝo kaj mentono kaj sur karnokornoj sur la kapo, kaj kobaltbluan koloron sur la gorĝopendaĵo plena de helbluaj makuletoj en la centro kaj kun 9 simetriaj sagoformaj karmezinaj makulpecoj ĉe la rando. La ĉina tragopano longas 44-59 cm., kun vosto 15-23 cm. longa, kaj pezas 970-1 120 gramojn. Ĝi aspektas kiel la koko, sed iom pli granda ol ĝi.
La ĉinaj tragopanoj vivas en abiaroj kaj ruĝaj betularoj 2 200-3 100 metrojn super la marnivelo kaj sin kaŝas en densaj rododer.draroj aŭ bambuaroj aü sur arboj kovritaj de densa musko. Ili estas solecaj kaj aktivadas unuope kaj malofte duaü triope. Ilia kriado tre similas al plorado de bebo. Ili manĝas ĉefe vegetalajn semojn, fruktojn, ĝermojn kaj junajn foliojn. Ili estas lertaj en kurado kaj povas flugi nur mallongan distancon. Kiam ili estas suprizitaj, anstataŭ tuj sin kaŝi, ili rigardas ĉirkaŭen, kvazaŭ ili volus bone vidi, kio okazis. Kelkiam ili ne forflugas, eĉ aüdinte pafadon. Ĉiujare la ĉinaj tragopanoj fekundiĝas de apriio ĝis junio. Dum oestro la virbirdo starigas sin kontraŭ la birdino, kun disvolvita vosto kaj eksteren etenditaj flugiloj, kaj senĉese balancas sian kapon, eltirante la karnokornojn kaj disetendante la gorĝopendaĵon. Ili konstruas neston surarbe aŭ surtere. La birdino demetas 4-6 ovojn, malhelbrunajn kun purpure brunaj makuloj, kaj kovas ilin. La kovado daŭras 26-28 tagojn. La idoj maturiĝas post du jaroj. La ĉina tragopano estas facile bredebla kaj fekundigebla kompare kun alispecaj tragopanoj. Kiam oni hibridigas ĝin kaj la flavan tragopanon, hibridigita ido estiĝas.