Ĉina merĝo
El Vikipedio
La ĉina merĝo (Mergus squamatus) el la ordo de anseroformaj birdoj kaj familio de anasedoj generas en Hulunboirmeng, la Malgranda Ŝing'an-montaro, Ĝingpo-lago de Hejlongĝjang-provinco kaj Ĉangbaj-montaro de Ĝjilin-provinco de Ĉinio. Dum sia migrado ili traflugas Hebej-provincon por travintri en la vasta regiono sude de Jangzi-rivero. Ili vivas ankaŭ en la sudorienta parto de Siberio.
Ili estas mezgrandaj anasoj, kun longaj duoblaj plumkrestoj sur la kapo. La kapo kaj supra parto de la dorso de maskla birdo portas nigran koloron, ĝiaj malsupra dorso, talio kaj kovraj plumoj de la vosto havas blankan koloron. Ĝiaj korpoflankoj estas blankaj kun nigraj skvamaj makuloj. La femala merĝo estas brunkapa kun blubruna supra korpo kaj blanka malsupra korpo.
La ĉinaj merĝoj loĝas en foliarbaroj aŭ miksaj (pinglo- kaj foli-) arbaroj. Ili ofte aperas ĉe riveretoj, valoj, marĉoj, lagetoj kaj herbejoj, 3-5ope, iam kun mandarenaj anasoj (Aix galericulata). Ili estas singardemaj. Se ili estas iom surprizitaj, ili tuj levas sian kapon kaj kuntiras la kolon por tuj ekflugi aŭ fornaĝi. Ili lertas en mergiĝado. Antaŭ mergiĝo ili starigas sin, por ke la brusto estu super la akvo kaj poste plonĝas en akvon, kun la kapo malsupren. Tage ili longe vagadas ekstere, eĉ 15 horojn en aprilo kaj majo. Ili serĉas manĝajon ofte en profunda kvieta fluo. Kaptinte fiŝon, ili malmergiĝas kun la kaptito en la beko kaj englutas ĝin. Krom fiŝoj, iliaj manĝaĵoj estas pupoj de triĥopteroj kaj krustuloj.
Meze de aprilo ili komencas konstrui neston. Iliaj nestoj ofte troviĝas en arbotruoj de maljunaj poploj ĉe riveroj aŭ riveretoj. La virbirdo havas sian pseŭdneston, sed nur kiam la birdino venas, ili ekkonstruas sian veran neston. Iuj birdoj uzas malnovan neston. La ĉinaj merĝoj pariĝas meze de majo. Tiam la virbirdo sin amuzas naĝante ĉirkaŭ la birdino. Kiam la lasta alproksimiĝas, la virbirdo subite sin ĵetas sur la dorson de la birdino por pariĝo. La birdino demetas 6-12 ovojn. La birdino mem kovas ovojn kaj zorgas pri la idoj. La kovado daŭras 35 tagojn. La ĵus eloviĝinta ido pezas 39 gramojn. 30 horojn post sia naskiĝo la merĝidoj eltruiĝas kaj ekagas sekvante siajn gepatrojn. En septembro kaj oktobro ili forlasas la generejon.
Ĉinaj merĝoj vivas ĉefe en Ĉinio. Nun ilia kvanto fariĝis tre malgranda.