El Vikipedio
Mia nomo estas Dénes Sándor (deneŝ ŝandor) kaj mi estas naskita la 12-an de decembro 1936 en vilaĝo Zetea (Rumanio). Mia gepatra lingvo estas la hungara lingvo. Mi ricevis instruistdiplomojn: en Cristuru Secuiesc bazlernejan en 1954 kaj mezlernejan en 1959 en Cluj-Napoca. Mi instrtuis hungaran lingvon kaj literaturon en la ĝenerala lernejo de Tulgheş, poste en la mezlernejo de Ditrău. Mi estis lernejestro en Ditrău kaj en Miercurea Ciuc. Inter 1968 kaj 1984 mi estis fakispektoro pri la hungara lingvo kaj literaturo en Distrikto Harghita. Mi komencis lerni Esperanton en 1964. Mi estas pensiulo ekde la 1-a de novembro 2000. Mi vikipediistas ekde la jaro 2006. Por kelkaj tagoj komence mia uzantnomo estis Deŝa. Mi redaktas artikolojn rilate Transilvanion, historia regiono de Hungario kaj Rumanio kaj uzas kiel bibliografio precipe la jenajn:
- Magyar Nagylexikon (Hungara Grandenciklopedio) 1-18., Budapest, 1993-2004.
- Szabó M. Attila-Szabó M. Erzsébet:Erdélyi helységnévszótár (Loknomvortaro de Transilvanio en rumana, hungara kaj germana lingvoj), Kriterion Könyvkiadó, Kolozsvár, 2003.