Virgo (konstelacio)
El Vikipedio
Por aliaj konceptoj kun la nomo Virgo, vidu apartigan artikolon
Virgo | |
---|---|
Latina nomo | Virgo (genitiva Virginis) |
Mallongigo | Vir |
Imagata bildo | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) |
|
Rektascensio | 11h 31m 0s ... 15h 5m 0s |
Deklinacio | -22° 0' 0" ... 15° 0' 0" |
Areo | 1294 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 2 |
Najbaraj konstelacioj | Bovisto, Berenica Hararo, Leono, Pokalo, Korvo, Hidro, Pesilo, Serpento |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 3 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 1,0 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -90° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -75° ... 68° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Majo |
Historio | |
Unua priskribo | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj |
Virgo (aŭ Virgulino), latine Virgo estas konstelacio de tera ĉielo de la zodiako, inter Leono kaj Pesilo.
Ĝi estas unu el la plej grandaj konstelacioj de la ĉielo.
[redaktu] Steloj
La plej videbla stelo en Virgo estas Spiko (Spica) (α Vir), unu el la plej facile videblaj steloj en la ĉielo, daŭrigante la vojon el Granda Ursino al stelo Arcturus en Bovisto.
Aliaj steloj β Vir (Zavijah), γ Vir (Porrima), δ Vir (Auva) kaj ε Vir (Vindemiatrix).
[redaktu] Zodiako
Laŭ Astrologio, Virgo estas zodiaka signo por naskitoj inter la 23-a de aŭgusto kaj la 22-a de septembro. La ĝustaj datoj de la siderea zodiako estas 16-a de septembro al 30-a de oktobro).
Konstelacioj de zodiako |
Ŝafo Taŭro Ĝemeloj Kankro Leono Virgo |
Ankaŭ konstelacio Serpentisto enhavas parton de zodiako, |