Vikipediista diskuto:Umberto
El Vikipedio
[redaktu] Bonvenon!
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn. Se vi havas demandojn rigardu : Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo. En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn. Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon . |
Agrablan kunlaboradon deziras al vi vikipediisto:Razilklingo
[redaktu] Artikolo PER kaj similaj
Kara Umberto, (ĉu via familinomo estus Eco?) tiuj artikoloj kiel PER, PRE, ktp ne celas al neniu. Oni jam decidis forigi ilin, sed estas multajn. Mi modifikis lin nur ĉar mi volas verkis artikolon pri pleonasmo kaj la plej facila maniero inkluzivis artikolon estas krei internan ligilon. Alie, bonvenon. Roberto
[redaktu] Evidentaj eraroj
Kara Umberto
Vi mem pova korekti evidentajn erarojn kiel la c anstataŭ k aŭ ĥ en "psicografaĵoj", alie mia Esperanto ne estas modela... vikipediisto:Roberto
P.S.: Kara Umberto, mi verkis artikolon pri Gandhi, estas longa, bonvole revizu ĝin. Belega revizo! Dankon.
[redaktu] Wikimedia:mesaĝoj
Mi dankas vin ke vi helpas pli ĝuste esperantigi la interfacon. Pri "$1 movita al $2 trans redirekto" povus esti "$1 movita al $2 preter redirekto" aŭ "$1 movita al $2 anstataŭante redirekton" (???). Ĉiel ajn estu mallonge kaj klare (tio aperas nur en Lastaj ŝanĝoj). Efektive nur administranto rajtas ŝanĝi tiujn mesaĝojn en la Mediawiki-nomspaco. Sed mi bonvenigas konsilojn kaj komentojn. Mi do ŝanĝos '"reen" butonon' al 'retrobutonon' en MediaWiki:Newarticletext kaj "$1 movita al $2 trans redirekto" al "$1 movita al $2 anstataŭante redirekton" en MediaWiki:1movedto2 redir. Ĉu bone tiel ? Arno Lagrange ✉ 20:26, 7. Jan 2005 (UTC)
Saluton,
Mi volas demandi vin pri aferoj, kiujn mi alfrontis lastatempe:
Kiel traduki trafe, mallonge (eble vi konas neologismojn por tiuj) :
- angla show, aperanta jam en ĉiu lingvo (ŝoŭo?)
- angla Action-film (mi tradukis agadriĉa filmo, sed tion mi sentas ne trafa)
Amike Vikipediisto:Razilklingo
[redaktu] Diskuto:Listo de lingvoj alfabetorde
- Dankon Umberto pro via reago. Mi momente enmetas en kategoriojn la artikoloj pri lingvoj ĉe ro: kaj tie trovis la tradukon (?) de la listigitaj artikoloj, kiuj ŝajne ne enestas en e-lingva Vikipediio. Mi ĝojus pri informo ĉe Diskuto:Listo de lingvoj alfabetorde se almenaŭ stumpo estus havebla en eo:. Antaŭdankon. Gangleri | Dh | D 20:24, 30. Jan 2005 (UTC)
[redaktu] canc(ig)o
Mi serĉas vorton por ŝrumpigi kranion (kapon). Onidire, la internacia vorto estas zanza. Ĉu vi konas angle tiun fakterminon? Temas pri indiana metodo pri ŝrumpigo de kranio. Razilklingo 23:21, 19. Feb 2005 (UTC)
en:Tzantza Dankon! Mi tradukos eble tion. RK
[redaktu] Bonvole Helpu
Saluton Ne-Eco! Mi intencas skribi artikolon pri "Welfare State" en Brazilo oni uzas tiel en la angla, ĉu ŝajnas al vi bone esperantigi? Se jes, kiun vorton vi proponas? Mi emas uzi la anglan... Roberto 11:37, 23. Feb 2005 (UTC)
Montanesko proponis Socialan Ŝtaton kaj RK apogis kaj mi verkis sub tiu titolo. Vi povas legi, korekti ĝin kaj kaj eĉ diskuti. Mi sugestas al vi metu vian fakon en via paĝon. Alie, mi volas skribi pri "Trade Unions" kiun titolon vi sugestas?Roberto 12:19, 24. Feb 2005 (UTC)
[redaktu] Dankon
Dankon pro via korektoj ĉe primara koloro! --Yekrats 19:58, 14. Apr 2005 (UTC)
Dankon ankaŭ pro korekti miajn multajn erarojn ĉe Libera_programaro -- Buj - 23 aprilo 2005, 23:28 GMT+2
[redaktu] Tradukaĵo de la semajno
Saluton, Umberto, en la itala vikipedio okazas traduko de origine esperantlingva artikolo it:Antoni Grabowski, ĉu vi interesiĝas pri partopreno ?
Amike salutas Montanesko 18:05, 28. Apr 2005 (UTC)
Vi skribis: Mi iom legis pri la "artikolo de la semajno", sed ne konas la detalojn. Mi supozas, ke aplikiĝas la anarkiismaj principoj de Vikipedio. Aŭ ĉu ekzistas iu kunordiganto?
Laŭ mia scio ne, nur voĉdonado. Ekzistas listo de tradukemuloj (interested translators), kiuj pretas transpreni traduk-taskojn. Pliaj informoj pri multlingvecaj vikilaboroj troveblas en la esperantlingva META-WIKI-Ĉefpaĝo. Montanesko 21:13, 28. Apr 2005 (UTC)
[redaktu] redakta konflikto
Saluton Umberto. Estis redakta konflikto en artikolo Panamane, bonvole refaru viajn korektojn nun. Roberto 14:55, 19. Jun 2005 (UTC)
Mi petas vin ree verki artikolojn kaj malatenti la pikadojn de la idiotoj, kiuj venas nur kun la sola celo, ofendi, ĉagreni la verajn kontribuantojn. :) Narvalo 3. Jul 2005 12:58 (UTC)
Do, ŝajnas ke mi estos baldaŭ la lasta mohikano, kiu verkas enciklopediajn artikolojn. :) kaj (: Narvalo 3. Jul 2005 18:21 (UTC)
[redaktu] pri Veerle SWARTEBROEKX
Saluton,
Mi konsentas ke la artikolo pri Veerle (kaj Anuschka DE COSTER) ne estas enciklopedia kaj do oni ĝin forigu. Nur mi demandis min: ĉu iel mi povas tion mem fari?
amike,
Yves
[redaktu] Lubomír STŘEDA
Saluton Umberto,
Ŝajnas ke multe da artikuloj pri mamuloj nun enhavas parto(j)n de la sistemo de mamul-nomenklaturo de Lubomír STŘEDA. Tiu sistemo troviĝas sur la TTT ĉe http://www. mujweb.cz/Veda/traxler/ANTAUPAR.HTM. (Mi metis tiun ligilon en la paĝo de la kategorio.) Mi bedaŭrinde scias nenion pri tiu sistemo, krom tio, kio estas skribita en la antaŭparolo de la ligita retpaĝo.
Ŝajnas, tamen, ke la prezentado de la klasifiko de bestoj en nia Vikipedio nun moviĝas en alia direkto ol tiu de simpla listigo de multaj nomoj. Nun tiu ĉi informo estas pli taŭge prezentata en tabula formo (vidu tian tabulon en Kvokao). Por pli facila plibonigo de la primamulaj artikoloj, mi nun kategoriigas la artikolojn kiuj enhavas liston de nomoj el la sistemo de Středa.
Amike,
Jmb 23:57, 15. Jul 2005 (UTC)
- Mi ĵus kreis ĝermon de artikolo pri la propono de Lubomír STŘEDA. Dankon pro via intereso kaj konsilo. Amike, Jmb 03:39, 16. Jul 2005 (UTC)
- Mi volis diri "tabelo", ne "tabulo." :-) Jmb 12:53, 16. Jul 2005 (UTC)
[redaktu] pri Gislinghien
okazis nur unu funebra tago post tri tagoj; mi adaptis. Dankon pro la atentigo.
[redaktu] Homekipo
En la PIV(2002) la vorto virekipo ekzistas, ĉar ne nur estas viroj la vorto homekipo ŝajnas al mi tute ĝusta. Tamen mi konsentas ke aviadilanaro ankaŭ estas bona kvankam iom longa. Amike --Verdulo 17:10, 7. Aŭg 2005 (UTC)
Plej plaĉas al mi la vorto "avianaro" pro ĝia mallongeco kaj analogeco kun ŝipanaro. La vorto istaro estas iom tro vastsenca same kiel anaro.Amike --Verdulo 17:19, 8. Aŭg 2005 (UTC)
[redaktu] mistera kunlaboranto
Mi ne scias kiu estas la kunlaboranto kiu origine verkis pri Mensalão, mi konas la komputilnumero ĉar li verkis foje pri brazilo. Mi jam provis inviti lin ensaluti, sed mi ne havis respondon. Ŝajnis al mi ke origina teksto de Mensalão estis tradukita permaŝine, ĉu ne? Ah, ĉu vi scias laboron al profesoro pri Portugallingvo?Roberto 21:30, 11. Aŭg 2005 (UTC)
Pri perkomputila traduko de portugala al Esperanto mi ne scias, sed estas multaj samideanoj en Brazilo kiuj laboras en komputilaj aferoj. Vere "senlabora", lingvoj estas kiel muziko, oni povas lerni ilin kaj koni ilin teorie perfekte, sed ne bone uzi ilin. Mi vere estas blinda al miaj eraroj, sed se iu montras ilin al mi, mi tuj komprenas, kaj mi parolas Esperanton de mia 16-jaraĝo! Ve, mi neniam estos Akademiano... Roberto 20:56, 12. Aŭg 2005 (UTC)
[redaktu] Ve! la fotoj
Dankon pro tempoŝpariga informo pri la neneceseco de alŝutado el Commons. Tamen mi ne scias kiel ligi al bildo tie rekte el artikolo en Vikipedio. Kiam mi provis (ĉe "Redmond (Vaŝingtonio)") la bildo ne aperis. Kaj poste kiam mi ja alŝutis el mia propra la bildon ĉe foton pri eŭĥaristia diservo ĝi tamen ne videbliĝis ĉe la artikolo (Baptista Pac-Kunularo de Norda Ameriko). Kion mi misfaras aŭ malfaras? --Haruo 16:04, 14. Aŭg 2005 (UTC)
- Bonvolu noti ke mi ĵus alŝutis la bildon pri Redmond al Commons.wikimedia.org. (Antaŭe ĝi estis nur havebla el la angla vikipedio.) Tiel, la bildo en Redmond estas riparis. --Yekrats 16:25, 14. Aŭg 2005 (UTC)
[redaktu] Danko
Kara Umberto, mi tre dankas al vi por via morala subteno. Mi skribis unue al Narvalo, ĉar mi devis klarigi mian starpunkton al ĉio, kio bedaŭrinde okazis. Mi petas, ankaŭ vi legu tion, ĝi estas kvazaŭ konciza laborplano por estonte. Vikipediista_diskuto:Narvalo#Danko
Mi vidas, ke vi regas plurajn lingvojn, kio ne estas inter esperantistojn tute ordinara afero. Mi scias, ke vi estas bona trezoro por tiu ĉi Vikipedio. Mi ĝojatendas bonan kaj amikan kunlaboron.
- --Jan 14:05, 17. Aŭg 2005 (UTC)
[redaktu] ne jam – ankoraŭ ne
Mi salutas vin kaj petas, rigardu ĉi tien Vikipedio diskuto:Administrantoj#ne jam – ankoraŭ ne, (ĉiam ridetu) --Jan 08:12, 26. Aŭg 2005 (UTC)
[redaktu] Maria Tereza
Ĉu vi konsentas? Diskuto:Maria Tereza (Aŭstria)#Kion ni faru plu
-
- (ĉiam ridetu) --Jan 09:02, 26. Aŭg 2005 (UTC)
[redaktu] La butono "Aldonu mesaĝon"
<center>'''[http://eo.wikipedia.org/w/wiki.phtml?title=Vikipediista_diskuto:Umberto&action=edit§ion=new <big><big>'''Aldonu vian mesaĝon'''</big></big>]'''</center>
La koloron de la butono ne eblas ŝanĝi, tamen tiel ĉi ĝi funkcias kontentige.
- (ĉiam ridetu) --Jan 09:29, 26. Aŭg 2005 (UTC)
Saluton, mi ĝojas, ke vi realvenis ĉi tie. Mi jam preskaŭ dronas en la multaj korektendaĵoj, ligo al alilingvaj vikioj ktp..
La demandita paĝo estas tutverŝajne kopiaĵo, sed similaj prospektoj estas ĉiam libere uzeblaj. Ni devas ilin iomete tralabori, se ni havos tempon... Narvalo 15:35, 31. Aŭg 2005 (UTC)
[redaktu] E-kluboj de Liverpulo kaj Morecambe Bay
Kara Umberto,
Mi kreis la artikolojn pri tiuj ĉi grupoj. Mi nun skribis retpoŝton al iliaj sekretarioj por demandi la ĝustaj nomoj de iliaj kluboj. Mi uzis la informojn el http://www.esperanto.uklinux.net/linkse.html kaj ambaŭ ŝanĝos tiun paĝon (ĉar mi estas ilia TTT-majstro ). Amike, Andreww2 21:50:16, 6. Sep 2005 (UTC)
- Laŭ membro de la Morecambe Bay Esperanto-Societo, tiu nomo estas ilia kutima nomo por la klubo. Mi tiel movis via komentoj al la diskutpaĝo. Mi esperas ke vi konsentas. Amike ankoraŭfoje, Andreww2 13:38:07, 7. Sep 2005 (UTC)
En PIV2002 estas Liverpolo sen U. Lingvano 13:45, 7. Sep 2005 (UTC)
[redaktu] Muelejoj
Umberto, vi absolute pravas ke polder-, ful- kaj segmuelejoj fakte ne estas muelejoj (Ili ja ne muelas) sed pro manko de bona vorto en Esperanto mi ja devas uzi ĝin. Mi preferus novan vorton nome "Muleno" por ĉiuj muelejosimilaj konstruaĵoj (france:Moulin, nederlande:Molen, hispane:Molino). --Verdulo 17:48, 15. Sep 2005 (UTC)
- Kial vi ja devas uzi ĝin? Kial vi ne uzas pravan vorton, ekzemple segejo anstataŭ segmuelejo? Kial neologismon kiam restas neuzitaj latentoj en la koro de Esperanto mem? --Haruo 08:44, 18. Sep 2005 (UTC)
- Mi ĝojas ke vi aprezas mian solvon de la mueleja problemo. Pri la Standardmuelejo vi pravas, mi prenis la nomon el Esperantlingva libreto pri muelejoj kie ĝi erare nomiĝas "standardmuelejo" --Verdulo 18:22, 18. Sep 2005 (UTC)
Mi tradukis - parte el hungara scienca gazeto- sed la koncernata parto verŝajne estis verkita - far la aŭtoro - laŭ tiu ĉi Mi iomete mistradukis. Oni ne menciis la Biblion. Mi korektos. Narvalo 08:11, 18. Sep 2005 (UTC)
[redaktu] Via opinio
Mi ĝoje scius vian opinion al jena artikolo kaj al la bildo, kiu estas en ĝi. La nomo de la artikolo estas Helico (apartigilo). Ĉu ĉio estas en ordo? Vikipedie restas PT 24. Sep. 2005 15:09 (UTC)
Mi tradukis luteinon el Biologia leksikono, nun mi iomete klarigis la tekston. Narvalo 22:51, 25. Sep 2005 (UTC)
[redaktu] Incenso
Saluton kara Umberto!
Mi provas skribi artikolojn pri religiaĵoj kiel portiloj, procesioj, ktp. Sed, kiel vi vidas, ili ne restas bonaj, ĉar mi ne havas "internan" vidon de tio. Eble vi estas katolikisto, ĉu vi povas verki artikolon pri incenso?Roberto 14:01, 3. Okt 2005 (UTC)
[redaktu] Kara Umberto,
kvankam ni eble ne ŝatis unu la alian, mi malgraŭ tio lasas por vi ĉi tie mian mesaĝon. Vi trovos ĝin, se vi legos [1]. Multe da sukcesaj artikoloj deziras al vi Petro 12. Okt. 2005
- Ankoraŭ unufoje mi dankas al vi por via nesubteno kaj kontraŭstaro. Vi ne scias ĉion, dum kiaj kondiĉoj mi redaktis tiujn ŝtatestrojn, ĉar mi ne povis skribi pri tio tiel, kiel mi volus en mia kandidatiĝo kaj ankaŭ dum la tempo, kiam mi redaktis ilin. Kiom da artikoloj aperis post mia aldono pri ili (teritorioj de diversaj landoj, urbo de landoj, al kiuj iel rilatis ilia regado ktp.). Nu, ĉio estas finita, almenaŭ unu ĝojas min - neniu antaŭe antaŭ mi entute ne klopodis redakti tiel komplikan temon, kiel estis tiuj ŝtatestroj. Povas ĝoji min penso, KE MI ESTIS LA UNUA, kiu provis tion. Dezirante al vi multe da belegaj artikoloj en Vikipedio kaj sukcesojn en via vivo ankoraŭ unufoje akceptu de Petro 13. Okt. 2005 19:18 (UTC)
[redaktu] Saluton
Saluton Umberto mi simple deziras scii kie estas "Le Bistro" en la vikipedio? dankon kaj amike jonathaneo
[redaktu] Majuskligo
Kara Umberto, mi dankas al vi pro via afabla kaj senkolera komento en mia diskutpaĝo. Mi ĝojas ekscii, ke mi ne estas la sola, al kiu ne plaĉas situacio, kiam administrantoj de la vikipedio malrespektas antaŭe interkonsentitajn regulojn kaj faras tiel eĉ rekte por ilustri kaj perforte antaŭenigi sian vidpunkton en ankoraŭ okazanta diskuto. Mi ne miros, se multaj tial trofrue ekkredos la aferon decidita kaj ke oni poste diros: "nu, oni jam komencis, do nun jam eblas nur daŭrigi tiel". Simile mi ĝojas pro via kontribuo al la problemo pri la majuskligo de komencaj literoj de vortoj, pri kiu vi kontribuis per cito de respektata libra fonto, kio malsamas de la simplaj asertoj ke io estas "stultaĵo" aŭ ke "tute ne indas okupiĝi pri tio", kiun mi bedaŭrinde nun tro ofte vidas ĉe aliuloj. Ankaŭ tia problemo certe estas solvinda kaj mi ĝojas, ke malkiel Bertilo en PMEG, la PAG ne opinias majuskligon aferon cetere preskaŭ sensignifa. Mi nur bedaŭras, ke mi ne kapablas ie ajn trovi na PAG. Ĉu ĝi entute ne haveblas en la reto? Se vere estas tiel, tio certe estas granda domaĝo :-( Nu, kaj ankoraŭ mi ŝuldas al vi klarigon pri kiu "oni" mi parolas en mia vikipediista paĝo: Post via atentigo, mi cele al pliklarigi tiujn asertojn aldonis en mian paĝon atentigon, ke ĉiuj asertoj ĉe mia vikipediista paĝo estas nur miaj personaj opinioj kaj ili ne devas akordi kun aliaj rekomendoj ktp. (kiel verŝajne estas la ĝenerala kutimo ĉe vikipediistaj paĝoj - vidu ekzemple la vikipediistan paĝon de Vikipediisto:Narvalo). Fakte mi tiun liston de ŝanĝindaĵoj verkis jam antaŭ iom da tempo, kiam mi eble ankoraŭ ne tiom profunde komprenis ĉiujn la problemojn. Tamen ŝajnas al mi daŭre, ke en plej multaj lingvoj la regulo ja estas tia, ke oni majuskligas nur tiujn vortojn, kiuj mem povas stari ĉe komenco de iu (eble plurvorta) propra nomo: Tial oni ekzemple jes skribu "Granda Moravia", sed ne plu "Grandmoravia Regno" sed "Grandmoravia regno", ĉar "regno" ja ne estas aparta propra nomo. Majuskligon de ĉiuj komencaj literoj mi trovas fakte nur en la angla lingvo, kaj aldone eĉ tie ĝi estas disputema (ĉu majuskligi ĉiun vorton, aŭ ĉu ĉion krom konjunkcioj? kaj kiel pri artikoloj kaj prepozicioj?) - sekve eĉ la granda anglalingva vikipedio rezignis pri tiuspeca majuskligo entute(!). Cetere, el la de vi cititaj majuskl-ekzemploj mi konsentas pri multaj, nur mi ne favoras al "Ligo de Nacioj" (ĉu "Nacioj" estas iu alia aparta propra nomo?) kaj eble ankaŭ al "Plena Ilustrita Vortaro" (kvankam ĉar tiu estas konata precipe per mallongigo "PIV", laŭ mi jes eblas emfazi tiujn literojn en la plena nomo, por videbligi tiun fakton). Samsincere salutas vin Marek "Blahma" BLAHUŠ 02:20, 13. Feb 2006 (UTC)
Umberto: Vikipediisto subskribitan "Eĉjo" (bedaŭrinde neensalutinta) enskribis en mian diskutpaĝon pri via kontribuo pri majuskligo. Per tio li rememorigis min pri la grava fakto favoranta majuskligon nur tie, kie ĝi estas kialigebla (do laŭ mia propono malkiel laŭ PAG). Temas pri tio, ke eĉ malgraŭ tio, ke reguloj pri majuskligo de la komencliteroj de ĉiu vorto trovixgas en la angla, tamen la granda kaj laŭ multaj flankoj por ni modela anglalingva vikipedio decidis malsekvi tiun regulon kaj pro iuj, certe bone antaŭpripensitaj kaj kialigitaj celoj, decidis ne skribi majuskle ĉiun komencliteron, sed fari ĝuste laŭ la maniero prezentita de mi. Mi jam foje proponis ie vikipedie kelkajn ligiloj al la respektivaj paĝoj, sed espereble ankaŭ vi kapablas ilin retrovi, se vi interesiĝus pri tio. En en: tio estas regulo kaj ŝajnas, ke ĉio tre bone funkcias kaj neniu plendas pri tio. Kial do ni pro praktikaj kialoj ne povas, eĉ pli ĉar ne ekzistas ajna firme starigitaj kaj respektataj reguloj, elekti tiun sistemon kiu evidente pruviĝis pli taŭga kaj praktika jam alie? Ĉu tio ne estas forta kaj pripensinda argumento? Bedaŭrinde aliaj emas ignori tiajn argumentojn, sed mi esperas, ke vi ne estas tia. Salutas Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:31, 14. Feb 2006 (UTC)
[redaktu] Uzanto-ŝablonoj
Saluton Umberto, mi legis viajn rimarkigojn :
-"La lingva kvalito de tiuj ŝablonoj estas ne perfekta" jes, mi ne estas perfekta en la esperanto kaj mi estas ĉi-tie por labori kja lerni la lingvo. Mi faris tiujn ŝablonoj sed komo vin, la otraj vikipediisto povas korekti min komo vi faris.Do, dankon por la korektoj
-Por la dua. Mi kreiis la ŝablono de la Unuiĝintaj Nacioj kopie la ŝablono en la viki-en. jonathaneo
[redaktu] kaj mi
Jen mi venis al via pago respondo, kaj mi vidas de "jonathaneo" supra ke mi ne estas la unu homo ke vi plendas la lingvo.
Nu mi iras al for, ke vi petas, kaj lasas al vi fari projecto inter homa lingva perfekta.
Esperanto Vikipedia estas vera tre eta, vi komparas kun angla. Nombro de artikolaj kaj enhavo ankau. Kaj malgrau vi postulas perfekta lingvo!!!
3 16:01, 12. Mar 2006 (UTC)
[redaktu] substantiva gramatiko
Kara viki-kolego,
mi legis vian kontribuon en la diskutejo, kaj mi ne opinias, ke via subteno de -iĉ- pereigos Esperanton. Kontraŭe mi ja opinias, ke via lingvouzo "iĉ sufikso" estas forte kontraŭa al la tradicia Esperanto, kaj povas kaŭzi miskomprenojn. En tradicia Esperanto oni diras "sufikso iĉ" (same kiel "sinjoro Legault"; eble kun citiloj ĉirkaŭ "iĉ"). La gramatiko de "iĉ sufikso" nun emas disvastiĝi, eble pro influo de la angla lingvo, sed ĝi konfuzas, ĉar ĝi havigas al la formo "substantivo + substantivo" du signifojn (la unua determinas la duan, aŭ inverse).
Vi ne nomus vin "Legault sinjoro", ĉu?
Sincere, Umberto 19:37, 17. Apr 2006 (UTC)
- dankon pro via komento kaj pro atentigi min pri tiu misa uzo de Esperanto. Mi ŝanĝis el 'iĉ sufikso' al 'sufikso "iĉ"' en la ĉefa diskutejo. Se mi ree misas tiupunkte, ne hezitu redakti miajn kontribuojn aŭ ree informi min pri miaj eraroj. Mi daŭre estas lernante esperanton, kaj cetere daŭre estas lernante kiel uzi vikipedion: ekzemple mi ankoraŭ ne scias kiel aldoni tidstampilon al miaj komentoj en diskutejoj kaj ne komprenas ĉu oni devas respondi en al mesaĝoj en sia propra diskutejo aŭ kopii mesaĝon kaj respondi en alies diskutejo.
kunlaboreme, ĝis! Boris-Antoine LEGAULT
Iu el inter ni supreflue laboris:): Kiu restu: Akvodislimo aŭ akvodividilo
Vi estis pli rapida ol mi kelkajn sekundojn. Preskuax okazis redaktokonflikto. Narvalo 16:40, 7. Maj 2006 (UTC)
[redaktu] Majuskligo - ĉu aŭ ĉu ne? (Ruĝa Karto?)
Dankon pro viaj poluroj kaj aparte pro la pliricigo (pugokarto ...) Ne rimarkinte, ke aliaj redaktistoj jam prilaboris, mi parte korektis "miajn fuŝetojn kaj erarojn" kaj nur en la fino rimarkis, ke intertempe iu bona spirito pluredaktis, SED tiam multe estis reŝanĝita al la origina versio (pardonu, sed tro malfruas por fari ion pri tio nun). Du demandoj: Fakte mi estis sufiĉe fiera trovinte la vorton OPONA, kiu evitas la malbelan situacion ke mi .. "ludas kontraŭ kontraŭulo" (dum KONTRAŬ havas multajn signifojn, OPONA signifas ĵus homon kun alia CELO). Pri majuskligo mi plurfoje ŝanĝis mian opinion: estetiko postulas minuskligon, sed klareco ...??? Kion vi komprenus, se mi diras: "Bush vivas en la blanka domo?" Bonan nokton, ĝis morgaŭ, Pawla
[redaktu] Filologio
Kara Umberto, Saluton! Ni havas artikolon pri Filologio kiu estas sufiĉe granda, kaj mi volus proponi ke ĝi estus KDLS. sed iu ne plaĉas min en ĝi. Mi legis ĝin kaj mi "sentis" ion erara, sed mi ne sukcesis scii kion. Se vi bonvolas, ĉu vi povus kontroli ĝin. Dankon Roberto 12:24, 16. Jul 2006 (UTC)
- Dankon! Vi tre helpis. Gratulon pro la mondpokalo Roberto 14:14, 16. Jul 2006 (UTC)
[redaktu] Dosiera sistemo
Dankon por la traduko! mi ne sciis tiel nomon, do mi ne kreos falsaj artikoloj. Ombresaco 18:53, 10. Okt 2006 (UTC)