Siegfried Lederer
El Vikipedio
Siegfried LEDERER, germano, gimnazia profesoro de la latina kaj greka lingvoj. Naskiĝis en la 30-a de junio 1861, mortis en la 8-a de novembro 1911 en Prago. Estis la unua, kiu faris lumbildparoladojn en Vieno kaj poste ankaŭ en Prago. Aktiva Volapükisto, li transiris al Esperanto kaj estis kunfondinto de Esperanto-Socio Verda Stelo en Prago en 1908. De 1908 li instruis Esperanton, ankaŭ en komerca lernejo en Prago, faris paroladojn pri Esperanto en Dresden, Berlino ktp. Estis redaktoro de Universo kaj Rund um die Welt-Ĉirkaŭ la Mondo. Verkis: Vojaĝrememoroj el Grekujo (en Ĉirkaŭ la Mondo). Tradukis: Bildolibro sen Bildoj de Hans Christian Andersen; Judito de Hebbel; Sufero de Carmen Sylva. A. BISCHITZKY