Serpentisto (konstelacio)
El Vikipedio
Serpentisto | |
---|---|
Latina nomo | Ophiuchus (genitiva Ophiuchi) |
Mallongigo | Oph |
Imagata bildo | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) |
|
Rektascensio | 15h 55m 0s ... 18h 39m 44s |
Deklinacio | -30° 0' 0" ... 14° 20' 0" |
Areo | 948 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 11 |
Najbaraj konstelacioj | Herkulo, Serpento, Pesilo, Skorpio, Sagitario, Serpento, Aglo |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 5 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 2,1 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -90° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -76° ... 60° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Julio |
Historio | |
Unua priskribo | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj |
Serpentisto aŭ Ofiuko aŭ Ofiuĥo estas konstelacio de tera ĉielo de la zodiako. Ĝi interplektiĝas kun la konstelacio serpento, ĝia helena-latina nomo Ophiuchus kaj ĝia latina nomo Serpentarius signifas "serpento-portanto", kaj en kelkaj lingvoj ĝi havas tiun nomon.
Ofiuĥo estas inter la 48 konstelacioj priskribitaj de Ptolemeo. La Suno trapasas Ofiuĥon dum la unua duono de decembro; tamen ĝi ne estas kalkulata al la astrologia zodiako.
La plej luma stelo de la konstelacio estas Rasalhago, kun magnitudo de 2,1. Alia stelo estas la Barnarda Stelo, la kvara plej proksima stelo al nia Suno (distanco ĉ. 6 lumjaroj).
La 10-an de oktobro 1604 proksime de θ Ophiuci eksplodis supernovao, kiun observis Keplero. La supernovao estis la sola observita inter 1054 kaj 1987. Galilejo uzis ĝin kiel argumenton kontraŭ la aristotela dogmo de la senŝanĝeco de la kosmo.
Konstelacioj de zodiako |
Ŝafo Taŭro Ĝemeloj Kankro Leono Virgo |
Ankaŭ konstelacio Serpentisto enhavas parton de zodiako, |