Sarlanda Esperanto-Ligo
El Vikipedio
Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL) estas Esperanto-asocio en la germana federacia lando Sarlando.
Kvankam jam en 1910 fondiĝis Esperanto-grupo en Saarbrücken kaj en 1923 Esperanto-Ligo Saarteritoria (Esperanto-Bund Saargebiet), la nuntempa SEL fondiĝis nur post la 2-a mondmilito, la 18-an de februaro 1951.
La prezidantoj de la Ligo estis:
- August Omlor (1951-1956)
- Günther Becker (1957-1973)
- Heinz Dieter Maas (1973-1975)
- Karl Burger (1975-1979)
- Josef Dörr (1979-ĉ. 1995)
- Oliver Walz (ĉ. 1995-)
Post la eventoj de la Universala Kongreso 1974 en Hamburgo, SEL eksiĝis el Germana Esperanto-Asocio (GEA), kies landa asocio ĝi estis ĝis tiam. De tiu tempo ĝis hodiaŭ SEL ne plu estas ligita al GEA. En SEL membriĝas ankaŭ esperantistoj el ekster Sarlando.
Dum multaj jaroj Sarlanda Esperanto-Ligo okazigis dufoje jare Kulturan Semajnfinon, kies celo estis diversnivela lingvo-instruado kaj -aplikado.