Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Ruĝverta gruo - Vikipedio

Ruĝverta gruo

El Vikipedio

Zoologio > Vertebruloj > Birdo > Gruo >


La ruĝverta gruo (Grus japonensis) el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de gruedoj vivas ĉefe en Ĉinio, kaj krome, ankaŭ troviĝas en Japanio, Koreio kaj iamaj teritorioj de Sovetunio. Ili generas sur la ebenaĵoj Nenĝjang kaj Sanĝjang de la Nordoriento, Ĉinio, kaj travintras en la meza kaj malsupra basenoj de Jangzi-rivero kaj Tajvano. La ruĝverta gruo estas rara birdo fame konata en la mondo. Ĝi ĝuas grandan ŝaton pro siaj nuda ruĝa verto, blanka korpo, gracia paŝado kaj bela dancado. Ambaŭflanke de ĝia kolo punktiĝas nigraj plumoj kaj ĝi tenas la internajn nigrajn flugplumojn sur la blankaj plumoj ĉe la vosto dum sidado. La krioj de la ruĝverta gruo estas sonoraj. Gian sekson oni malfacile distingas laŭ la ekstera formo, sed ĝi klare distingiĝas per siaj krioj. Ĉe kriado la virgruo aŭdigas kontinuan unusilaban sonon, etendas sian bekon al la ĉielo kaj alte levas siajn flugilojn, dum la gruino eligas intermitan dusilaban sonon malpli sonoran ol tiu de la virgruo, etendas sian bekon horizontale kaj ne levas siajn flugilojn.

La ruĝvertaj gruoj ĉefe vivas en akvoriĉaj marĉoj, kun altaj fragmitoj. Ĉiun printempon aro post aro da ruĝvertaj gruoj flugas el sudo al sia genera loko. En la pariĝa tempo la gegruoj senĉese dancadas kaj laŭte kantas kun etendita kolo. La ruĝvertaj gruoj praktikas monogamion kaj la paro kunvivas dum la tuta vivo. Ilia nesto estas telerforma kaj simpla el tigoj, folioj kaj infloreskoj de velkintaj fragmitoj kaj muskoj. Ĝenerale, la gruino demetas 2 ovojn, kiujn alterne kovas la gegruoj. Post 31-33 tagoj elkoviĝas la gruidoj. Du tagojn post sia eloviĝo la birdidoj jam povas ĉie vagadi kaj serĉi manĝaĵon kune kun siaj gepatroj, kaj post duonjaro ili jam povas flugi al sudo por travintri. Ili maturiĝas post 5-6 jaroj. La ruĝverta gruo povas vivi 50-60 jarojn, tial oni rigardas ĝin kiel simbolon de longviveco.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.tiermotive.de/tieralbum/4images/categories.php?cat_id=310
•  http://www.wbsj.org/sanctuary/012/index.html
•  http://www.city.kushiro.hokkaido.jp/zoo/turukouen-index.html
•  http://www3.ocn.ne.jp/~aicc/index.html


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com