Roskilde
El Vikipedio
Roskilde estas urbo en Danio, distrikta ĉefurbo, kiu situas ĉ. 30 km okcidente de Kopenhago. Ĝi havas ĉ. 50.000 loĝantojn (2005) kaj areon de 80,74 km².
Ĝiaj koordinatoj estas 55,64° N / 12,09° E.
[redaktu] Historio
Roskilde estis fondita en 998. Ĝis la reformacio en 1536 ĝi estis sidejo de la episkopoj de Zelando, ĝis la 14-a jarcento ĝi estis rezidejo de la reĝoj de Danio.
En 1658 oni kontraktis la Pacon de Roskilde, per kiu finiĝis la milito inter Danio-Norvegio unuflanke kaj Svedio aliflanke.
En 1972 Roskilde ricevis universitaton.
[redaktu] Vidindaĵoj
La gotika katedralo de Roskilde de 1995 estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Ĝia konstruado komenciĝis en la 11-a jarcento. En la katedralo estas la tomboj de 39 damaj gereĝoj.
En la urbo troviĝas muzeo de vikingaj ŝipoj, kies restaĵoj estis trovitaj subakve kaj restaŭritaj.
De 1971 okazas la ĉiujara muzika Festivalo de Roskilde. Ĝi daŭras tri tagojn kaj okazas ĉirkaŭ la ŝanĝo de junio al julio.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.roskildekom.dk
- http://www.vikingeskibsmuseet.dk
- http://www.roskilde.dk
- http://www.roskilde-festival.dk
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |