Panevėžys (subdistrikto)
El Vikipedio
Subdistrikta komunumo Panevėžys | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Panevėžys |
nombro de enloĝantoj: | 43 200 (komunumo, stato 2005) |
areo (komunumo): | ĉ. 2179 km² |
La subdistrikta komunumo Panevėžys (litove Panevėžio rajono savivaldybė) situas en la nordo de Litovio, apartenas al la distrikto Panevėžys kaj ĉiuflanke ĉirkaŭas ties ĉefurbon, laŭ kiu ankaŭ nomiĝas la subdistrikta komunumo, sen ke la urbo Panevėžys apartenus al la subdistrikta komunumo (kvankam tie eĉ troviĝas la komunuma administrejo). Dum la jaro 2005, la komunumo havis 43 200 enloĝantojn. La sola loĝloko kun urba statuso ene de ĝia teritorio nomiĝas Ramygala kaj havas 1 700 enloĝantojn; krome ekzistas 8 urbetoj kaj 752 vilaĝoj.
[redaktu] Ligilo
Ĉi tiu artikolo pri "Panevėžys (subdistrikto)" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.