Ostrofungo
El Vikipedio
Ostrofungo (Pleurotus ostreatus) estas fungo, kiu povas kreski je malforta frosto. Ĝi fakte bezonas iom da malvarmeco por aktivigi la kreskadon. Tial ĝi troveblas ĉefe dum la malvarma sezono. Ĝi prefere kreskas ĉe formortintaj falfoliaj arboj, kelkfoje alte sur la trunko. Tial ĝi apartenas al la - nesistema - grupo de arbofungoj.
Ostrofungojn oni kreskigas kaj vendas grandnombre. Hobioĝardenistoj povas kreskigi ilin. La kreskado estas sufiĉe facile sur pajlo kaj ligno.
Ĝi povas atingi eĉ diametron de 1 metro kaj pezon de 10 kg.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Klarigoj por kreskigado (PDF) (germane)
- Bildo de ostrofungo (germane)
- Bildoj de ostrofungoj (hispane)