Literaturo (el la latina litera, esperante litero) estas en pli vasta senco de la vorto sumo de ĉiuj skribitaj tekstoj. Apartenas inter ili literaturo arta, instrua, teknika, ĵurnalo|ĵurnala, memuara kaj ankaŭ privata korespondaĵo. En pli malvasta senco de la vorto oni komprenas per literaturo kutime literaturon artan, do beletron.
Literaturo estas post belarto la plej malnova homa arta agado. Kiel entute la unua literatura memorigaĵo estadas markata Eposo pri Gilgameŝ (devenanta proksimume el duono de la tria miljaro antaŭ Kristo, la plej malnova transskribo estas konservita el la tempo proksimume ĉirkaŭ la jaro -2000 ĝis -1700).
Kiel bazo de eŭropa literatura kreado estadas markata arkaika periodo de
antikva Grekio kaj al ĝi liganta antikva Romo. Ĝis la
10-a jarcento la eŭropa literaturo (krom raraj esceptoj) koncentriĝis al centra teritorio de Orienta kaj ĝis la jaro
467 ankaŭ al Okcidentromia imperio.
Novan estiĝon de literaturo estas registrita nur kun pli malfrua mezepoko, plej karakterize ekde la
10-a jarcento (tiutempe estiĝadis plejparte literaturo klerika, pli poste venis el la araba mondo transskriboj de
grekaj kaj
romiaj aŭtoroj, sed estiĝis ankaŭ literaturo profana, ĉefe en formo de heroaj kantoj). Sed veran kulminon ĝi povis atingi nur post invento de
presarto de
Johannes Gutenberg kaj post amasa disvastigo de literaturo kaj alfabetigo.
Renesanco, baroko (pli poste klasicismo, klerismo kaj romantikismo) preparis jam kondiĉojn por estiĝo de moderna kaj kun ĝi ankaŭ por nuntempa literaturo.