Portalo:Juro
El Vikipedio
"Ubi societas, ubi ius": kie socio, tie juro (romia maksimo).
Juro estas la aro de reguloj aŭ normoj, kiujn difinas kaj akceptas la homoj por regi la sociajn rilatojn, kaj kiujn garantias la publika potenco, nome la ŝtato.
La devigeco de la jura regulo kaj la puno ligita kun ĝi distingigas la ĉi-lastan disde la reguloj morala kaj ĝentileca. La punon donas la ŝtato (t.e. estaĵo artefarita de la homoj), kio distingigas la juran regulon ankaŭ disde la religia regulo.
La objektiva juro estas la aro de la juraj reguloj. La pozitiva juro estas la aro de la juraj reguloj, kiuj efektivas en koncerna ŝtato je koncerna momento; la juroj ja malsamas en tiuj aŭ aliaj landoj, kaj ankaŭ ŝanĝiĝas laŭ la tempo.
Juron tradicie simbolas pesilo, glavo kaj blindeco >>
redaktu Portalo:Juro/Elmontraĵo
- ke hodiaŭ pli ol 60 % de la hodiaŭa nacia juro de la eŭropuniaj membroŝtatoj rezultas el la eŭropunia juro?
Vidu la rubrikon Eŭropunia juro.
Registaraj formoj: Demokratio - Monokratio - Oligarkio
redaktu Juroscienco ne estas unueca scienco. La juraj reguloj konsistigas malhomogenan aron. Por plisimpligi ilian studon oni tradicie dividas ilin laŭ kriterioj. Tiu divido rezultas el kodeksigoj, jurtekstoj, praktiko, universitataj instruoj... Juro do dividiĝas en subarojn kutime nomitajn juraj branĉoj.
La uzitaj dividaj kriterioj estas ofte arbitraj, sed oni ne supertaksu la valoron de tia klasifiko: ĝi celas nur oportunon, kaj iuj juraj konceptoj fakte povas esti plurklasaj. Krome iuj subfakoj estas malfacile klasifikeblaj aŭ eĉ neklasifikeblaj...