Johann Martin Schleyer
El Vikipedio
Johann Martin SCHLEYER /ŝlajer/, foje esperantigita Ŝlejero (naskiĝis la 18-an de julio 1831 en Oberlauda, mortis la 16-an de aŭgusto 1912 en Konstanco) estis germana rom-katolika pastro, kreinto de la lingvo Volapük. Lia baptonomo estis nur Martin Schleyer, la unua nomo "Johann", fakte la nomo de sia baptopatro, li aldonigis neoficiale.
Post sia ordiniĝo en 1856, Schleyer laboris kiel pastro en pluraj parokoj. En la periodo de Kulturkampf (konflikto inter Ŝtato kaj Eklezio), li estis arestita kaj pasigis kvar monatojn en la fortreso de Rastatt pro predika eldiro kontraŭ socialismo kiel paroĥestro de Krumbach. Poste li laboris en paroĥo S-taj Petro kaj Paŭlo en Litzelstetten (apud la Konstanca Lago) (1875-1885), kie li ekhavis la ideon krei lingvon por faciligi la rilatojn inter la popoloj: Volapük. Li poste diris, ke Dio mem gvidis lin dum tiu laboro.
Schleyer estis ankaŭ eldonisto de revuo Sionsharfe (Ciona Harpo, Revuo por katolika poezio.). En 1885 li emeritiĝis pro malsano. En 1894 Papo Leono la 13-a igis lin papa prelato. Schleyer mortis en 1912 en Konstanco.
Hodiaŭ estas legeble ĉe la pastra domo en Litzelstetten sur memora tabulo Menade bal – püki bal ("Al unu homaro – unu lingvon"). Krom en Litzelstetten, estas memortabuloj ankaŭ en Konstanz kaj en Oberlauda, lia naskiĝloko. En la proksima urbeto Lauda ekzistas lernejo, kiu havas lian nomon, nome: Martin-Schleyer-Gymnasium Lauda-Königshofen.
En somero 2001 fondiĝis Internacia Komitato por la beatigo de prelato Schleyer (adreso: Prälat-Schleyer-Komitee, La Saousse, FR-84340 Malaucène, schleyer-komitee@aol.com).