Jegindø
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Danio > Jegindø
Jegindø estas insuleto okcidente en Limfjorden. Ĝi apartenas al komunumo Thyholm, Jutlando.
La insulo longas 6 km kaj larĝas 3 km, ampleksante 796 hektarojn. Ne troviĝas altaj punktoj, nek surfaca akvo, nek arbaro. Ĉirkaŭ 540 enloĝantoj.
En la insulo estas preĝejo, haveno, lernejo, maljunulejo, misia domo, kaj kelkaj butikoj (banko, varejo). Solaj kromaj entreprenoj estas fiŝado kaj agrikulturo.