Portalo:Homoj
El Vikipedio
Biografia portalo
Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco. Hodiaŭ okazis
redaktu La 17-an de decembro Naskiĝis
Mortis
Artikoloj
Personoj laŭ profesio: Agrikulturistoj Aktoroj Artistoj Distraj profesioj Esploristoj Futbalistoj Historiistoj Instruistoj Juristoj Ĵurnalistoj Kuiristoj Pedagogoj Pilotoj Politikistoj Reĝisoroj Sciencistoj Soldatoj Personoj laŭ ŝtato: Angloj Argentinanoj Aŭstralianoj Aŭstroj Belgoj Britoj Bulgaroj Ĉeĥoj Ĉinoj Danoj Egiptoj Estonoj Finnoj Flandroj Germanoj Grekoj Gvatemalanoj Hispanoj Hungaroj Irakanoj Irlandanoj Italoj Japanoj Kanadanoj Katalunoj Kolombianoj Kostarikanoj Kroatoj Latvoj Libananoj Litovoj Nederlandanoj Norvegoj Poloj Portugaloj Rumanoj Rusoj Serboj Slovakoj Sudafrikanoj Svedoj Svisoj Turkoj Ukrainanoj Usonanoj Valonoj Venezuelanoj Informoj
Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon: Artikolo de la monato
Geedzoj Joy kaj George ADAMSONoj fariĝis la unuaj homoj, kiuj komencis intenzive realigi revenon de bestoj vivantaj en kaptiteco reen en la sovaĝan naturon. En angle parolantaj landoj oni nomas tiun ĉi aktivecon rehabilitation aŭ restocking. Klopodoj gvidantaj al reveno de bestoj reen en ilian natutan medion estas hodiaŭ larĝe disvastigitaj, sed en la 60-aj jaroj de la lasta jarcento, kiam Adamsonoj komencis kun siaj eksperimentoj, tio ne estis tiel. La geedzoj akiradis la unuajn spertojn kun la reveno de bestoj dank' al kunvivo kun leonoj, dum kio ilia plej fama kunloĝanto fariĝis leonino Elsa. Tiu estis pli poste ellasita reen en la sovaĝan naturon. Etnoj
Dani estas etna grupo de indiĝenoj de tribo de danioj vivanta en Indonezio, en Nov-Gvineo, en Papuo Barato, en valo Baliem. La valo Baliem troviĝas meze de montaroj de insulo Nov-Gvineo, proksimume 3500 km oriente de ĉefurbo Ĝakarto. Listo de biografioj
Refreŝigu la paĝon por ekvidi alian biografion !
Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiuminute
Tutanĥamono (naskiĝis ĉ. 1347 a.K., mortis ĉ. 1339 a.K.) estas faraono de la 18-a dinastio, verŝajne filo de la hereza faraono Aĥnatono. Komence li nomiĝis Tutanĥaton kiel adoranto de Atono (la Suno), sed poste li refariĝis adoranto de Amono, ŝanĝis sian nomon kaj revenigis la pastrojn de Amono al iliaj temploj kaj oficoj. Li fariĝis reĝo kiel 9-jarulo kaj mortis kiel 18- aŭ 19-jarulo. La vera reganto estis kortegano Aje, kiu post morto de la juna faraono fariĝis reĝo, tial ekzistas suspekto, ke li perforte forigis Tutanĥamanon, kiam proksimiĝis ties plenkreskeco kaj li povus transpreni la potencon. Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiusemajne
Ludvík SVOBODA (li naskiĝis la 25-an de novembro 1895 – li mortis la 20-an de septembro 1979), ĉeĥoslovaka prezidento en la jaroj 1968 – 1975. La unusola prezidento, kiu travivis sian vivon en uniformo. La generalo kun brila fido, sed sen politikaj kapabloj estis prefere eluzata de ceteraj gvidantoj. Dum komunisma renverso li helpis al potenco al Gottwald kaj je dudek jaroj pli malfrue li ŝirmis per sia nomo la duran normaligan reĝimon de Husák. Ambaŭkaze li estis fine senkompate senfunkciigita kiel emerito sen plua estonteco. Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiutage
Josef RESSEL estis ĉeĥa inventisto de ŝipŝraŭbo. Li naskiĝis la 29-an de junio 1793 en Chrudim. Lia patro havis germanan naciecon, sed la patrino estis ĉeĥino kaj ĉar ŝi ne sciis tro germane, ili parolis en la familio de Ressel ĉeĥe. La malgranda Jozefo vizitis ankaŭ en Chrudim ĉeĥan lernejon. Ĉar li estis talentema kaj li bone lernis, la gepatroj sendis lin al parencoj en aŭstran Linzon, kie li vizitis gimnazion. En la jaro 1809 li estis akceptita en artilerian lernejon en České Budějovice kaj li estis fariĝonta oficiro. Sed li estis korpe malforta, ili ne akceptis lin en soldatan deĵoron kaj tial en la jaro 1812 li foriris Vienon, kie li estis studonta medicinon. Li obeis konsilojn de profesoroj kaj li petis stipendion en arbarista akademio en aŭstra Mariabrunn, kie li kapablis en mallongigita templimo la lernejon eĉ sukcese finviziti. Unue li agadis en Krajno kiel arbaristo kaj en 1821 li fariĝis arbaristestro en ĉemara urbo Triesto, kie li verkontrolis siajn eksperimentojn kun ŝipŝraŭbo. Aliaj portaloj
|
Kategorioj: Listoj | Homoj | Portaloj