Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Elizio - Vikipedio

Elizio

El Vikipedio

Elizio estas forigo de parola sono - ĉu vokalo, ĉu konsonanto, ĉu tuta silabo - por igi vortonfrazon pli facile aŭ rapide prononcebla. Por Esperanto-uzanto ĝi kutime signifas nur forigon de la fina vokalo de vorto, kion la 16 reguloj permesas je singularaj ne-akuzativaj substantivoj (-o) kaj je l' artikolo la. Tamen tiu limigita uzado de la vorto lingvoscience eraras: kiam iu diras 'stas anstataŭ estaspun'to anstataŭ punkto, tio same estas elizio kiel ekzemple fundament'.

Elizioj povas okazi kaj en ortografio kaj en fonetiko. Ili oftas en buŝa lingvo, kie ili kutime aperas sen konscio de la parolanto. En skriba lingvo, en Esperanto aparte en poezio, ĝi estas konscia rimedo de l' aŭtoro.

En diversaj ortografioj oni kutime uzas signon apostrofo ( ' ) por montri elizion.

[redaktu] Eliziado en Esperanto

En natura, buŝa Esperanto kaj Esperanta slango aperas elizioj en multaj okazoj, same kiel en aliaj lingvoj. Tamen en la skriba lingvo la uzado de elizioj estas tre limigita. La du fundamentaj elizispecoj - aparte o-eliziado - tradicie uzeblas nur en poezio. Tamen nuntempe multaj homoj uzas ilin en ajnaj kuntekstoj, laŭ ritmaj kaj stilaj bezonoj. Kelkaj eliziaj parolturnoj, kiel ekzemple "de temp' al tempo", nun tute ne aspektas strangaj en proza teksto.

En Praesperanto forigeblis ankaŭ la adjektiva finaĵo. En moderna Esperanto tio ne eblas. Kelkaj neoficialaj elizioj tamen troviĝas en la literaturo:

  • elizio de l' finaĵo -aŭ, ekzemple en kvaz' "kvazaŭ" kaj adi' "adiaŭ"
  • la vorto un' por "unu" en marŝa taktokalkulado: "un' du, un' du, un' du..."
  • la esprimo dank' al por "danke al" aŭ "dankon al": "Dank' al la kontribuantoj, la Vikipedio daŭre kreskos."
  • elizio de l' komenca e- en diversaj formoj de la verbo "esti": 'stas, 'stis = "estas", "estis".

Ceteraj elizioj ĉefe aperas en tekstoj por remontri buŝan prononcon: je' "jes"/"jen", temp'raturo "temperaturo" ktp.

Eliziado ŝanĝas la normalan akcentoregulon de Esperanto. Vorto kiel amik' ja en tiu formo havas nur du silabojn, sed akcentas la lasta, en oficiala ortografio markita per apostrofo.

En la Esperanta ĵargono Esperant' elizio estas deviga kiam eblas.

[redaktu] Eksteraj ligoj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com