Biržai
El Vikipedio
Biržai | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Panevėžys |
Subdistrikta Komunumo: | Biržai |
nombro de enloĝantoj: | 34 400 (komunumo, stato 2005) |
nombro de enloĝantoj: | 15 000 (urbo, stato 2005) |
areo (komunumo): | ĉ. 16,35 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 450 |
koordinatoj: | 56° 12' Norde, 24° 45' Oriente |
Biržai estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la nordo de Litovio, proksime de la limo al Latvio. Ĝi apartenas al la distrikto Panevėžys. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 34 400 enloĝantojn, kaj la urbo 15 000. Biržai situas ĉe la lago Širvenos kaj estas tradicia bierfareja urbo.
La loko skribe unuafoje menciiĝis dum la jaro 1415 okaze de vizito de la litova grandduko kaj pola reĝo Jogaila. Ĝis la 16-a jarcento la urbo apartenis al la nobela familio Radvila kaj dum ties influo estis centro de la reformacio en Litovio, kiu tamen fine ne konvinkis multajn litovojn ŝanĝi de katolikismo al protestantismo. La urbajn rajtojn Biržai oficiale ricevis dum 1589. Dum la jaro 1804 la urbo vendiĝis al la poldevena grafo Tiškevičius, kiu ĉi-tie dum la 19-a jarcento starigis kastelon, kiu ĝis hodiaŭ bone konserviĝis.
[redaktu] Partnera urbo
[redaktu] Ligilo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.