Vikipediisto:Alaŭdo
El Vikipedio
Vikipedio:Vikipediistoj > Alaŭdo
|
||||||||||||||||
|
Mi estas tataro, naskiĝis en Kazanj, Rusio en 1979. Mia patro parolis kun mi E-e dum mia infanaĝo, sed post kiam li forlasis nian familion, dum mi estis 8-jaraĝa, mi ne plu parolis E-on kaj preskaŭ forgesis la lingvon. Mi relernis E-on en Aprilo 2000 laŭ la kurso de B. Kolker en la virtuala dissendolisto esperanto-kurso.
En 2002 mi finis la Ŝtatan Medicinan Universitaton en Kazan, Tatarstano, Rusio. Nun mi studas en Humboldt Universität zu Berlin en la medicina fakultato, samtempe laboras kiel sciencisto en la Freie Universität, Instituto pri Neŭrobiologio, Germanio. Ekde Septembro 2001 mi estras la Kazanan Esperanto-Klubon "Rideto".
[redaktu] Miaj hejmpaĝoj
[redaktu] Mia kontribuo al E-vivo
- Mi instruas en la ruslingva distanca E-kurso "esperanto-kurso" jam ekde ties fondiĝo, do estante tie "natura forto"
- Mi iom konsildonas en la Forumo "Esperanto Novosti", kie mi estras kelkajn subforumojn
- Mi ankoraŭ estras la Kazanan E-klubon "Rideto"
- Mi regule partoprenas la faman E-kunvenon "Ĵaŭda Rondo" en Berlino.
- Mi estas ĉefkunordiganto kaj kontaktpersono de rusa tradukteamo "Fulmo", kies celo estas traduki Esperanten plej bonajn sovetiajn filmojn. Ni jam tradukis 7 filmojn, du pliaj estas en la momento prilaborataj. Vidu paĝon pri tio.
- Mi estas membro de ILEI kaj estis taksita de tiu organizo instrui enkadre de la seminario Flugoj de malfacila vento gramatikan kurson dum IJK-2005 en Zakopane.
- Mi estas oficiala lingvokorektisto de la germana gazeto ·kune·, eldonata de GEJ.
- Ekde la 1-a de Novembro 2005 mi estas administranto ĉi tie, en E-vikio.
[redaktu] Miaj ĝeneralaj kontribuoj al la ĉi-mondo
- Mi (parte) tradukis el la angla al la rusa la libron de J. Nichols "From Neuron to Brain", kiu estis en Julio 2003 publikigita en Ruslando.
- Mi verkis libron pri apliko de statistiko en akvobiologio en 1995. La libro ricevis premion kiel la plej bona programo por instrui ekologion.
- ...verŝajne mi forgesis ion...
Alaŭdo
Kategorioj: Vikipediisto ru | Vikipediisto ru-D | Vikipediisto eo | Vikipediisto eo-4 | Vikipediisto en | Vikipediisto en-4 | Vikipediisto de | Vikipediisto de-4 | Vikipediisto tt | Vikipediisto tt-3 | Vikipediisto fr | Vikipediisto fr-2 | Vikipediisto it | Vikipediisto it-2 | Vikipediisto es | Vikipediisto es-1 | Vikipediistoj de Rusio | Vikipediistoj de Germanio | Vikipedio:Administrantoj | Vikipediistoj