Abelo
El Vikipedio
- Ĉi tiu artikolo temas pri la insekto. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Abelo (apartigilo).
?Abelo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Osmia ribifloris
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Andrenidae |
Abeloj estas flugantaj insektoj parencaj al la vespoj kaj muŝoj. Ili estas adaptitaj por manĝi nektaron de floroj, kaj multe gravas en la polenigo de florantaj plantoj. La abeloj estas taksonomie superfamilio kun pli ol 16.000 konataj specioj.
Abeloj havas longan rostron por suĉi nektaron de floroj. Ili havas du parojn da flugiloj, dorse la pli malgrandaj. Abeloj kun defenda pikilo nomiĝas pikabeloj.
La plej multaj specioj de abeloj loĝas en kolonioj, en kiuj nur unu ino - abelreĝino - produktas ovojn. La seksaj funkcioj de la aliaj inoj estas subpremitaj. La abdomeno de la inaj abeloj uziĝas kiel defenda pikilo.
Aparte interesaj por homoj estas la mielabeloj, kiuj produktas la manĝeblan, dolĉan mielon.
Abeloj estas felecaj kaj portas elektrostatikan ŝarĝon, tiamaniere asistante al la adherado de poleno. Abeloj periode ĉesas furaĝi kaj grumas sin por paki polenon en specialajn polenkorbojn, kiuj situas ĉe la gamboj de mielabeloj kaj kelkaj aliaj specioj, kaj ĉe la ventra abdomeno de aliaj specioj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.